Alfred Roux

Alfred Roux fariĝis instruisto en Grosbreuil kaj poste Montournais. Li aktivis en la Komunista Partio ekde 1934 kaj respondecis pri la ĉelo de Les Sables d'Olonne ĝis 1938. Tre engaĝita en la kontraŭfaŝista propagando, li aliĝis al la Libera Penso en marto 1936 kaj prelegis ĉe la loka grupo pri religioj. En 1936, li konatiĝis kun Odette Loisit, kiu fariĝis lia edzino en 1938. En 1940, li kaj Odette estis pune alilokigitaj en la lernejo de Aziré-de-Benet, vilaĝo de la komunumo de Benet, en la sud-orienta parto de la departemento Vendeo apud la limo kun Deux-Sèvres, pro tio ke ili partoprenis en striko la 30an de novembro 1938.

Alfred Roux En marto 1937, en La Chaume, Alfred Roux renkontis sian estontan edzinon Odette Loisit. Ili geedziĝis en marto 1938. En januaro 1941, Odette aliĝis al la Sekreta Komunista Partio kaj partoprenis kun Alfred en la Rezistado kontraŭ la nazia Okupacio. Odette naskis filinon, Line, la 8an de majo 1942. Odette kaj Alfred estis arestitaj la 12an de marto 1943 fare de la franca polico je la servo de la
reĝimo de Vichy. Alfred Maison d'arrêt (prison). Malliberejo. La Roche-sur-Yon Roux mortis "memmortigita" fare de la Gestapo post tritaga pridemandado en la germana malliberejo (la nuna “Maison d'arrêt“, 20 boulevard d'Angleterre) de La Roche-sur-Yon la 29an de junio 1943. Lia edzino, Odette Roux, partoprenis plue en la Rezistado kaj fariĝis, post la Liberiĝo, urbestrino de Les Sables d'Olonne de 1945
ĝis 1947.
La komunumo Aziré-de-Benet, kie Alfred Roux kaj lia edzino Odette estis arestitaj en 1943, omaĝe atribuis la nomon de Alfred Roux al sia Festosalono (Salle des Fêtes Alfred Roux). Stratŝildo estis inaŭgurita en la komunumo Benet la 8an de majo 1995 : "Rue Alfred Roux — Assassiné par l'occupant —
le 29 juin 1943" / Strato Alfred Roux — mortigita fare de la okupacianto — la 29an de junio 1943).

Alfred Roux kaj Esperanto

Alfred Roux instruis Esperanton en Les Sables d'Olonne. Pri tio atestis André Martineau, de La Tranche-sur-Mer. Li mem lernis Esperanton, kiam li estis 18-jara, en 1936, en kurso, kiun gvidis Alfred Roux en Les Sables d'Olonne. Tamen ŝajnas, ke Alfred Roux ne partoprenis en somera esperantista lernejo okazinta en 1936 en La Tranche-sur-Mer, kiu situas je 43 km de Les Sables d'Olonne. Li ne aperas sur foto, kiun havigis Serge Marlin el La Tranche-sur-Mer. Laŭ "Le Travailleur espérantiste" (La Laborista Esperantisto), n° 178, p. 11, pri alia tre aktiva instruisto, ankaŭ membro de SNI kaj de la Komunista Partio, Marcel Boubou (Beaugency, 1892 - Birkenau, 1941) :



"Krom la parolkursoj, kiujn li organizis, li gvidis senpagan perkorespondan kurson por multaj instruistoj. Li eĉ rezignis sian liberan tempon por funkciigi la Esperantistan Somerlernejon, fonditan en 1932 laŭ iniciato de Honoré Bourguignon. Plurajn jarojn, Marcel Boubou gvidis ties kursojn speciale en La Tranche-sur-Mer."

Photo aperinta en "
Le Travailleur espérantiste" montras Boubou en La Tranche-sur-Mer en 1937.

Mankas informoj pri la rilato de Alfred Roux kun Esperanto, ekzemple ekde kiam li lernis ĝin ? Ekde kiam ĝis kiam li instruis ĝin ? Kun kiu li rilatis kun Esperanto en Vendeo, en Francio kaj en la mondo ? Lia edzino Odette memoras nur malmulton pri tio : ŝi konatiĝis kun Alfred en 1936, kaj ekde tiam ilia respektiva agado estis tiel diversa, ke li ne plu povis zorgi pri Esperanto. Odette estus volonte lerninta Esperanton. Pri ĝi ŝi memoras nur kelkajn vortojn, ekzemple “la koko", “la birdo", la simplecon kaj regulecon de la gramatiko.

Laŭ Odette Roux, Fredo (por ŝi kaj liaj amikoj) havis tridekon da kontaktoj eksterlande per Esperanto. Nekonataj ĝis nun estas liaj eventualaj kontaktoj kun aliaj esperantistoj aktivaj same kiel li en la Sekreta Komunista Partio (malpermesata), aŭ simpatiantaj
kun la liberpensa movado, la pedagogia movado Freinet kaj similaj, ekzemple Honoré Bourguignon, kiu aktivis ankaŭ en la pedagogia movado Freinet. kaj kiu mortis en la nazia ekstermejo de Dachau la 23an de decembro 1944; aŭ ankaŭ kun Marcel Boubou (en Vikipedio), mortinta en Aŭŝvico la 18an de septembro 1942, kiu same kiel Alfred apartenis al la instruista sindikato SNI kaj kiu partoprenis en la somera Esperantista lernejo organizita fare de Honoré Bourguignon en La Tranche-sur-Mer. Ambaŭ estis aparte aktivaj sine de la movado Freinet. "Li eĉ foroferas sian libertempon por la okazigo de somera esperantista lernejo fondita en 1932 iniciate de H. Bourguignon. Dum pluraj jaroj, Marcel Boubou gvidis la kursojn parte en La Tranche-sur-Mer (Vendée – 85)".

Fontoj