Roland Platteau's articles with the keyword: conte philosophique

  • un conte de Voltaire en Espéranto

    - 17 Oct 2008
    averto: Tiun tradukon de unu el la "malgrandaj" fabeloj de Voltair' mi ne enmetis en mian TTT-ejon ( http://r.platteau.free.fr/ ), ĉar mi esperis publikigi ĝin en revuo. Mi provis sendi ĝin al la revuo Irana Esperantisto , ĉar ili estis antaŭ jam akceptintaj unu artikolon de mi ( "Mistika ebrieco" http://irea.oficejo.googlepages.com/10-a.pdf ) kaj mi pensis ke eble vidi kiel la irana mondo uzitis kiel fantazia temo en 18-jarcenta Francujo interesus la Iranan esperantistan publikon. (kaj ĉar ĉi rakonto ne estas kontraŭreligia, ĝi ne estus cenzurita en Irano!), sed ŝajnas ke ilia ret-adreso ne plu funkcias, ĉar la mesaĝoj estis montritaj kiel fiaskintaj, mi ankaŭ provis sendi la tekston per poŝto, sed ĉar mi ricevis nenian respondon, nek numeron de Irana Esperantisto (al kiu mi estis aboninta dum unu jaro antaŭe: tre bela revuo dulingva, persa kaj Esperanto, kun multaj fotoj) mi konjektas, ke ne nur ili ne publikigis ĝin, sed entute neniam ricevis ĝin. Do mi nur metas ĝin sur la reto, atende pli bone. Sed restas preskaŭ neniom da literaturaj revuoj en Esperantio, kaj tio ne estas sufiĉe ampleksa por fari libron.