A Giridhar RAO's articles with the keyword: srilanko

  • La angla en Srilanko - 2

    - 12 May 2008
    Ŝajne konsentas la sinhala registaro kun la tamilaj ribeluloj (pri kiuj mi laste blogis ), ke suferas la ekonomio pro la manko de la angla. Jen, en alia artikolo (anglalingva) , detaloj pri altnivela registara iniciato srilanka kiu nomiĝas "La angla kiel vivrimedo". La celo -- havi dum la venontaj tri jaroj 50.000 "kamparajn gejunulojn" kun anglalingvaj kapabloj por labori en la informteknologia sektoro. Deklaras registara funkciulo, "La [anglalingva] nivelo en la eduksistemo estas mize…

  • La angla en Srilanko - 1

    - 09 May 2008
    Unuflanke, la tamilaj malfederaciiĝantoj vidas la anglan kiel plian rimedon en la rezisto kontraŭ la sinhaloj . Diris tamila estro dum la jara kunveno de anglalingva kolegio, "Historie registaroj srilankaj faris edukadajn barilojn por malhelpi la progreson de la tamiloj. Tiu ĉi kolegio estas simbola kontraŭo al tiuj registaraj paŝoj." Laŭ la artikolo, ĝis la 1950aj jaroj, la instrulingvo por ĉiuj -- la sinhaloj, tamiloj kaj islamanoj -- estis la angla. Sed post la sendependiĝo de la brita…