Ŝajne konsentas la sinhala registaro kun la tamilaj ribeluloj (pri kiuj mi laste blogis), ke suferas la ekonomio pro la manko de la angla. Jen, en alia artikolo (anglalingva), detaloj pri altnivela registara iniciato srilanka kiu nomiĝas "La angla kiel vivrimedo". La celo -- havi dum la venontaj tri jaroj 50.000 "kamparajn gejunulojn" kun anglalingvaj kapabloj por labori en la informteknologia sektoro.

Deklaras registara funkciulo, "La [anglalingva] nivelo en la eduksistemo estas mizera. Nur 54% de la instruistoj en la registara eduksistemo kapablas legi kaj kompreni dokumenton anglalingvan."

Kaj kiuj efektive trejnos iliajn instruistojn? Nu, baratanoj, kompreneble! Miaurba universitato -- Universitato de la angla kaj fremdaj lingvoj -- jam sendis instruistojn anglalingvajn al
Kamboĝo, Laoso, Mjanmaro kaj Vjetnamujo, kaj nun starigas en Kolombo, Centron por trejnado en la angla lingvo.

Ĉu nomi ĝin nova lingva imperiismo aŭ sudsuda kunlaborado?