A Giridhar RAO's articles with the keyword: indiĝenoj

  • Lingva perforto kontraŭ indiĝenaj infanoj

    - 11 Oct 2011
    Lernejoj por indiĝenaj infanoj en Barato gamas je betonaj konstruaĵoj ĝis portempaj, senmuraj dometaĉoj: jen tri fotoj lastatempe faritaj de mia edzino Rekha ABEL en vilaĝo ĉe la norda limo de nia gubernio Andhrapradeŝo . Tuj trans la gubernia limo estas la distrikto Dantewada [daantevaada, EN ] kie okazas perforta, armita konflikto inter la registaro kaj la naksala movado . Inter la plej vundeblaj viktimoj de tiu ĉi konflikto estas infanoj. Lastatempa artikolo en la (anglalingva) revuo…

  • Lingvaj demandoj en sciencaj sciofluoj

    - 06 Jan 2009
    Ĵus mi revenis de la hajderabada sesio de seminarioj pri la eŭrop-unia inciato pri la scienco kaj teknologio STEPS Oni organizas kunvenojn (anglalingvajn, neeviteble) en Barato - " Knowledge Society Debates : A series of events exploring science, technology and innovation in India, 5-13 January 2009" Mi (kompreneble!) intervenis, malfonigante jenajn prilingvajn demandojn en la sciofluoj: - indiĝenaj scioj pri la biodiverseco estas enkodigitaj en (rapide malaperiĝantaj)…

  • Lingvo, edukado kaj (malrespekto de) la homaj rajtoj

    - 12 Oct 2008
    La esperantigo de prelego de Tove Skutnabb-Kangas, "Lingvo, edukado kaj (malrespekto de) la homaj rajtoj" aŭdeblas en (kaj elŝuteblas de) la retejo de Lingvaj-rajtoj.org. Konata interpretisto Istvan Ertl esperantigis tiun ĉi gravan kaj bonegan ( anglalingvan ) prelegon de Skutnabb-Kangas. Ŝi faris la ĉefprelegon dum la simpozio "Lingvaj rajtoj en la mondo: la aktuala stato", ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo en aprilo 2008. Temis pri simpozio okaze de la 100-jariĝo de Universala Esperanto-As…

  • Lingvaj bariloj por indiĝenaj popoloj

    - 29 Mar 2008
    Aperis lastatempe bonega superrigardo (anglalingva) pri nova akto en Barato pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj al siaj tradiciaj vivmanieroj, inkluzive la uzon de siaj terpecoj. Skizante la malfacilaĵojn realigi la akton, la verkinto de eseo Madhu RAMNATH prave atentigas nin al la jena lingva realaĵo: Plejparto de la homoj en la centra barata indiĝena regiono -- Gond, Durwa, Khond, Konda Reddy, Dorla, ktp -- estas nealfabetaj, precipe pri juraj aferoj, kaj malfacile parolas l…