Lernejoj por indiĝenaj infanoj en Barato gamas je betonaj konstruaĵoj ĝis portempaj, senmuraj dometaĉoj: jen tri fotoj lastatempe faritaj de mia edzino Rekha ABEL en vilaĝo ĉe la norda limo de nia gubernio Andhrapradeŝo.

Tuj trans la gubernia limo estas la distrikto Dantewada [daantevaada, EN] kie okazas perforta, armita konflikto inter la registaro kaj la naksala movado. Inter la plej vundeblaj viktimoj de tiu ĉi konflikto estas infanoj. Lastatempa artikolo en la (anglalingva) revuo EPW priskribas la kortuŝajn kondiĉojn de la lerneja sistemo en la regiono.

Ofte, la plej forta, betona konstruaĵo en la vilaĝo estas la lernejo. La registaraj soldatoj bazitaj en la vilaĝo ofte loĝas en la lernejoj. Kompreneble ne plu okazas klasoj en la lernejo. Intertempe, en aliaj vilaĝoj, la naksaloj ekdetruis ĝuste la lernejojn por malhelpi al soldatoj trovi loĝlokon.

La registaro, do, ekkonstruis lernejojn en pli "sekuraj" lokoj, sufiĉe for de la naksalaj vilaĝoj. Rezulte, la artikolo raportas, 14-jarulo (en la sepa klaso) marŝas 70 km-ojn (kun grupeto da kamaradoj), kaj tri tagojn poste atingas sian lernejon.

Sed atingante la lernejon, li alfrontas multajn aliajn problemojn -- inter ili, lingvajn. Jen priskribo el la artikolo.

Infano kiu ĵus venis el fora, arbara vilaĝo, renkontas plenkreskulojn kiuj tute ne lin komprenas. Plej multaj el la instruistoj en la distrikto venas de la ebenaĵoj pli norde en la gubernio. Ili nek parolas nek komprenas la lokajn indiĝenajn lingvojn. La preskaŭ tuta nekompreno ekŝanĝiĝas nur kiam la infano eklernas la hindian.

Estas oficiala agnosko pri tiu ĉi komunika krizo. Ĉi-jare, la gubernia edukinstanco eldonis gvidlibrojn por instruistoj en la ŝlosilaj indiĝenaj lingvoj -- la gonda, la dorla (variaĵo de la koja laŭ Ethnologue), kaj la halba (EN). La libroj konsistas el tradukaĵoj de la ĉefaj vortoj, frazeroj kaj demandoj kiujn oni trafus en interŝanĝoj de instruistoj kun lernantoj kaj gepatroj.

Sed la instruistoj mem restas nekonvinkitaj, ke ili bezonas eĉ lerneti tiujn ĉi lingvojn. Diris instruisto, "mi ne sukcesis akiri laboron en banko ĉar mi ne scipovas la anglan. Tiuj ĉi infanoj simile maltrafos ŝancojn se ili ne rapide eklernas la hindian." Oni ofte aŭdis, "La hindia estas ilia nura espero iĝi parto de la ĉeffluo." Diras la artikolo, "Multaj instruistoj eĉ ne donis kialojn, kaj parolis tute malestime pri indiĝenaj kulturoj kaj lingvoj."

Krei lernomaterialon en la lingvoj de la lernantoj restas fora, preskaŭ neimagebla celo.

Fonto

Supriya SHARMA, "Crisis for Dantewada's Schoolchildren". EPW, vol. 46, no. 41, 8-14 Oct 2011.