Latest photos

Updated on: 14 Sep 2020.

Hejmo - domo, ghardeno, album created on 15 May 2017

6 items in total.

pentrajhoj - mia arto, album created on 15 May 2017

5 items in total.

ceramiko - miaj ludiloj, album created on 15 May 2017

6 items in total.

latest article

Pri la festo Kristnasko - 4 years ago

Ni lernas Esperanton. Esperanto en bildoj: 20-02 “Antaŭtago de Kristnasko” La Rusa ortodoksa eklezio celebras Antaŭtagon de Kristnasko la 6an de januaro laŭ la Julia kalendaro. En la festa antaŭvespero finiĝas la longa kvardektaga fastado. Laŭ la ortodoksa tradicio la kristanoj la 6an de januaro malmanĝas dum la tuta fastotago, kaj nur vespere, post la apero de unua stelo en la ĉielo, simbolanta la Kristnaskan stelon de Betleĥemo, komenciĝas vespermanĝo. Sur tablon, kovritan per blanka tuko, est…


  • kalendaro por la 2014 jaro

    - 16 Apr 2018
    Jen estas la adreso kie oni povas kopii kalendaron por la 2014 jaro. Tie vi trovas ankau utilajn vortojn. s3-eu-west-1.amazonaws.com/lingolia/calendar/2014/lingolia_2014_eo.pdf Jen estas kalendaro por la 2018 jaro. calendar.lingolia.net/lingolia_2018_eo.pdf

  • pri Esperanto-renkontigho

    - 18 Feb 2016
    Estimataj gesamideanoj! Ni invitas vin partopreni en la renkontiĝo de esperantistoj, kiu okazos en la urbo Niĵnij Tagil en augusto . Ni sendas la inform-leteron. Vi povas vidi ankau ret-paĝon www.amikaro.webnode.ru pri ĝi. Kun bondeziroj – Larisa kaj aliaj geklubanoj de N.Tagil


About Larisa Kuzmenko

38 292 visits

More information

Contacts

Roland Platteau Katalin Kovats MIKELO (Michel Dereyger)

Guestbook

Latest comments - All (25)
 Larisa Kuzmenko
Larisa Kuzmenko
Mesaĝo por la reta aktivaĵo “Foje somere…” de Larisa Kuzmenko el Niĵnij Tagilo

Karaj geamikoj! Mi volas rakonti pri mia vojaĝo en la malproksima 1991-a jaro. Dum Sovetia tempo mi korespondis kun esperantistino el Nederlando Mia korespondamikino estis Kremer-Limburg, kiu loĝis en la urbo Vijdevormer, du horojn per buso de Amsterdamo. Tiam mi revis pri la vojaĝo al Nederlando kaj en 1991 (post la "putĉo"), en novembro, mia revo realiĝis. Mi ricevis la inviton viziti la landon kaj dum unu semajno mi gastis ĉe mia korespondamikino. En Moskvo mi aĉetis tiean kaj rean trajnbiletojn, kontraŭ tricent rubloj ĉiu. Bedaŭrinde pro longaj vicoj en bankoj mi ne sukcesis aĉeti valuton, sed aĉetis nur nutraĵojn por la vojo kaj donacojn por mia amikino. Estis la tempo kiam falis la "fera kurteno" kaj homoj ekhavis eblecojn vojaĝi eksterlanden.

Kiam mi atingis per trajno belan Amsterdamon, la urbon de floroj, min renkontis tie mia amikino. Malgraŭ tio ke ŝia loĝloko estis negranda agrikultura urbeto, ĉio aspektis en ĝi kvazaŭ en granda urbo - bonegaj asfaltitaj vojetoj, florbedoj, ŝoseoj. Ŝia domo havis du etaĝojn kun multaj ĉambroj por gastoj. Proksime al la urbeto situis subĉiela muzeo de mueliloj, kie oni povis vidi grandajn novkonstruitajn kaj malnovajn muelilojn. Apude ankaŭ estis muzeo de lignaj ŝuoj, kiujn nederllandanoj kutime portis en ĝardenoj dum la sezonoj de malpureco kaj malsekeco por ne droni en koto. Nun ĉiuj vilaĝoj estas asfaltitaj kaj domoj de farmistoj estas teknike ekipitaj. Pri tio mi konvinkiĝis kiam mi kun mia amikino iris aĉeti lakton al unu el farmul-domoj, kie ŝi simple ĵetis monerojn en la aparaton kaj prenis la botelon.

En Amsterdamo mi vizitis grandan bibliotekon kaj muzeon de Rembranto kun lia fama bildo "Noktaj gardantoj". Amsterdamo similas Peterburgon, nur en malvasta skalo. Estas konate, ke la rusa caro Petro la Unua longe loĝis en Nederlando kaj studis tie la ŝip-konstruadon. En la urbo Zaandam, kie estas la muzeo kaj domo, kie loĝis la rusa caro, la ekskursgvidanto estis rusa homo. Miloj da vizitantoj el ĉiuj partoj de la mondo miris, ke la granda homo, caro Petro la Unua, sin kontentigis per la modesta loĝejo, simpla kuirejo kaj havinte du-metran staturon, dormis en malvasta niĉo. Per aŭto de miaj nederlandaj konatuloj mi povis vojaĝi norden por rigardi kiel vivas homoj de norda Nederlando kaj viziti tie muzeon kaj artaĵ - foiron. Nederlando estas la lando de kanaloj, la lando, kiu situas pli malalte ol nivelo de maro. Digoj ĉiam savis la landon kontraŭ inundoj. En la herbo apud kanaloj eblis vidi ardeojn.

Fine de mia vojaĝo mi vizitis Esperanto-klubon en la urbeto, apuda al la loko, kie loĝis mia amikino. La renkonto okazis en la malgranda, komforta kulturdomo, kie kelkaj homoj kunvenis,trinkis kafon,interparolis, kantis.Estis agrable komunikiĝi en la bela lingvo Esperanto kaj senti sin kiel hejme. Por adiaŭo oni donacis al mi ceramikan statueton "knabino sur Luno". Rememoroj pri tiu ĉi vojaĝo restos kun mi dum la tuta vivo!
3 years ago.
 Saluton al ciuj...! Les pages de Danilo
Saluton al ciuj...!…
Saluton ....!
4 years ago.
 Roland Platteau
Roland Platteau
Saluton ! ĉu vi konas igorj Ĥomiakov en Armavir ? ankaŭ li estas esperantisto kaj kreas ceramikaĵojn !
6 years ago.
 Larisa Kuzmenko

Want to write a little note as well?

Sign-in