Larisa Kuzmenko's articles

  • Pri la festo Kristnasko

    - 4 years ago
    Ni lernas Esperanton. Esperanto en bildoj: 20-02 “Antaŭtago de Kristnasko” La Rusa ortodoksa eklezio celebras Antaŭtagon de Kristnasko la 6an de januaro laŭ la Julia kalendaro. En la festa antaŭvespero finiĝas la longa kvardektaga fastado. Laŭ la ortodoksa tradicio la kristanoj la 6an de januaro malmanĝas dum la tuta fastotago, kaj nur vespere, post la apero de unua stelo en la ĉielo, simbolanta la Kristnaskan stelon de Betleĥemo, komenciĝas vespermanĝo. Sur tablon, kovritan per blanka tuko, est…

  • kalendaro por la 2014 jaro

    - 16 Apr 2018
    Jen estas la adreso kie oni povas kopii kalendaron por la 2014 jaro. Tie vi trovas ankau utilajn vortojn. s3-eu-west-1.amazonaws.com/lingolia/calendar/2014/lingolia_2014_eo.pdf Jen estas kalendaro por la 2018 jaro. calendar.lingolia.net/lingolia_2018_eo.pdf

  • pri Esperanto-renkontigho

    - 18 Feb 2016
    Estimataj gesamideanoj! Ni invitas vin partopreni en la renkontiĝo de esperantistoj, kiu okazos en la urbo Niĵnij Tagil en augusto . Ni sendas la inform-leteron. Vi povas vidi ankau ret-paĝon www.amikaro.webnode.ru pri ĝi. Kun bondeziroj – Larisa kaj aliaj geklubanoj de N.Tagil

  • BUTERSEMAJNO

    - 19 Feb 2015 - 1 comment
    Nun en Rusio pasas tre ŝatata popola festo “Butersemajno”. En pli fruaj tempoj ĉiuj tagoj de la butersemajno estis nepre ligitaj kun blinoj. En lundo estis komenco de blinfritado. Unuajn blinojn oni fordonis al vagabondoj, povruloj, beataj senmensuloj kaj almozuloj por rememorigi ilin pri la forpasintaj parencoj. En ĉi tiu tago estis farata granda virinaspekta pajlopupo simbolanta vintron. Marde okazis prezentadoj de fianĉinoj. Fraŭloj kaj junaj viroj estis invitataj “por blinoj”. Merkrede la b…

  • Traduko de la rakonto de V.Bianki NEKOMPRENEBLA BESTO

    - 10 Nov 2011
    En nia kolĥozo terpomon komence de aǔtuno oni enterigas en la pina arbaro. Tie estas sablo kaj terpomo kuŝas la tutan vintron kaj ne putriĝas. Printempe oni ĝin elsabligas kaj plantas. Do,en la pina arbaro restas profundaj kavoj. Unu tagon iradis unu nia kolĥozano en la pinejo kaj aǔdas:kvazaǔ iu gratiĝas en la kavo. Aliris li al la kavo kaj tie sur la fundo iu nekonata besto estas. Staturon ĝi havas hundan, sed estas dika, kovrita per blankaj kaj nigraj haroj. La kolĥozano ha…

  • Banado de ursidoj

    - 10 Nov 2011
    Nia konata ĉasisto iris laǔ la bordo de la arbara rivero kaj subite aǔdis laǔtan krakadon de branĉoj. Li ektimis kaj rampis sur la arbon. El la densejo eliris sur la bordon granda bruna ursino kaj du gajaj ursidoj. La ursino kaptis unu ursidon per la dentoj je kolumo kaj komencis enprofundigi ĝin en la riveron. La ursido akre kriis kaj baraktis, sed la patrino liberigis ĝin nur kiam ĝi bonege tralavis ĝin en la rivero. La alia ursido ektimis malvarman banejon kaj ekkuris en la…

  • Sherzo

    - 10 Nov 2011 - 1 comment
    Jen sherco MONTENEGRA DEKALOGO (ŝerco, aŭtoro nekonata) (tradukis Bojana Alfireviĉ) 1. La homo naskiĝis laca, kaj vivas por ripozi. 2. Amu vian liton kiel vin mem. 3. Ripozu tage, por ke nokte vi povu dormi. 4. Ne laboru, la laboro mortigas. 5. Se vi vidos ke iu ripozas, helpu ŝin/lin. 6. Ne faru tion hodiaŭ se vi povas morgaŭ. 7. Laboru pli malmulte ol vi povas, kaj la laboron kiun vi ja povas, transdonu al la aliaj. 8. De la ripozado ankoraŭ neniu mortis. 9. La laboro portas malsa…

  • English and Esperanto

    - 10 Nov 2011 - 1 comment
    ВВЕДЕНИЕ На Земле человек является господствующим видом, господствующим благодаря тому страшному оружию, которым он владеет. Невооруженный человек не справится даже с одной собакой. Вооружившись ружьем, человек справляется со всей собачьей стаей, и только из-за своей жестокости человек потерял способность телепатического общения с животными. Об этом рассказывает известная легенда о Вавилонской Башне .(Брокгауз и Эфрон, 1880) Библия рассказывает о построении послепот…

  • Rakontoj de V.Bianki(traduko)

    - 15 Sep 2010 - 1 comment
    TRADUKOJ DE RAKONTOJ DE VITALIJ BIANKI Tradukis : Larisa Kuzmenko (N.Tagil), septembro, 2010. KIEL FORMIKETO HEJMEN RAPIDIS . Ekgrimpis Formiketo sur betulon. Atingis ĝi la pinton de la betulo kaj rigardis suben, kaj tie sur la tero ĝia kara formikejo apenaù videbla estis. Formiketo eksidiĝis sur folion kaj pensas : « Iomete ripozos – kaj suben iros. » La formikoj ja havas striktan leĝon :apenaù la suneto intencas subiri – ĉiuj kuras hejmen. Post la sunsubiro formikoj ĉiujn…

  • Vizitu nian klubon!

    - 29 Jan 2010
    Karaj geamikoj! Vizitu nian novan paghon www.k9698.narod.ru kaj informojn pri renkontojn www.amikaro.narod.ru Larisa el la urbo N.Tagil - Rusio (Uralo)