All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • LA MILITO DE LA ĈAPELOJ de Louis BEAUCAIRE

    Karaj geamikoj, ... Ne!... ankoraŭ ne temas pri mia nova traduko! (bedaŭrinde!..) ... sed mi ĵus rete legis tiun ĉi bonegan tekston de Louis BEAUCAIRE kaj ne povas rezisti proponi ĝin al vi! Tiu rakonto pri milito certe amuzos multajn esperantistojn... eĉ konvinkitajn pacistojn! Jen iom da humuro en nia brutala mondo!!! Frandu la legadon! (Teksto el "Esperanto-Literaturo en la Reto"; enkomputiligis Don Harlow)

  • Via felietono : "LA BALO" (11) de Irène Némirovsky

    Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Jen la sekva epizodo de la novelo "La Balo" de Irène Némirovsky. Mi esperas, ke plaĉas al vi la rakonto, kies francan version mi klopodis traduki kiel eble plej fidele... ... Oni ĵus sonorigis ĉe la pordo... Ĉu tamen alvenos invititoj al la planita balo? ... Sinjorino Kampf fariĝas pli kaj pli malkvieta, ĉu ne?.. BONAN LEGADON ! Mi kore dankas al IVAR, JADRANKA kaj FILIP pro ilia amika helpo!

  • VIA NOVA FELIETONO : "LA BALO" (2)

    Karaj geamikoj, karaj legantoj... Jen la sekva parto de "La Balo". Mi esperas, ke plaĉas al vi tiu ĉi novelo, malgraŭ ties malfacila sed originala stilo, kiun mi strebis esperantigi kiel eble plej fidele. Ne hezitu aldoni viajn komentojn. Mi elkore dankas al IVAR, JADRANKA, GINETTE kaj FILIP pro iliaj amikaj rimarkoj.

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 19 (3/3)

    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Mi rapidegis por traduki tiun ĉi trian parton de la 19a ĉapitro. Kiel antaŭvidita, ĝi estas vere drama... ... Ĉu Lurĵo ? ... Ĉu Silvano? ... Kiu finfine venkos? ... Ĉu iu venkos? ... BONAN LEGADON ! Kiel eble plej baldaŭ, mi aldonos la lastan ĉapitron de la romano. Mi ŝuldas multajn korajn dankojn al pluraj geamikoj, kiuj regule korektis miajn erarojn, proponis solvojn por poluri la stilon, helpis min per iliaj taŭgaj konsiloj ... Mi jam dankegas al IVAR, DOROTA kaj GINETTE pro iliaj rimarkoj!

  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 18 (2/2)

    Karaj legantoj, karaj geamikoj... Mi dankegas vin pro viaj multaj vizitoj kaj esperas, ke daŭre plaĉos al vi tiu ĉi rakonto - mia traduko de la franca romano "La Maison dans la Dune" de Maxence Van der Meersch. Mi esperas, ke mi ne tro perfidis la originalan verkon de la Norda aŭtoro. ... Ĉu Silvano povas ankoraŭ esperi iom da feliĉo post la perfido de sia edzino? ... BONAN LEGADON !!! Kun miaj elkoraj antaŭdankoj al ĉiuj karaj geamikoj, kiuj helpas poluri mian tekston !!! Mi povas jam dankegi al IVAR, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro ilia amika helpo.

  • Via felietono : LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 16 (1/2)

    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj ! Eble senpacience vi atendas la sekvan epizodon de via felietono, ĉu ne? Jen senprokraste la komenco de la jam 16a ĉapitro... ... Ŝajnas, ke Ĵermena fariĝis sperta fraŭdulino... aŭ ĉu? BONAN LEGADON ! Multe da dankoj mi ŝuldas al IVAR, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro ilia helpo! (Korektita versio : la 2an de januaro 2014)

  • Via felietono "LA DOMO INTER LA DUNOJ" - Ĉapitro 5 (1/3)

    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... En ĉi tiu nova epizodo, ni sekvos la edzinon de Silvano... Ĉu grava evento okazos? ... Ĉu ŝanĝos la destino de niaj herooj? ... .... Bonan legadon! NB : Dankegon al Noĉjo pro lia granda helpo, kaj ankaŭ al Dorota, Ivar, Ginette kaj Filip!

  • Miaj karaj geamikoj...

    Unue mi dankas vin pro viaj bondeziroj koncerne la hodiaŭan Sanktan Valentenon, kiujn mi tutkore reciprokas al vi!!! ... Mi invitas vin aŭskulti la lastan kanton, kiun mi ĵus aldonis al mia galerio, okaze de tiu speciala festo : www.ipernity.com/doc/mike59/14262261 ... Tutan semajnon, mi ne ĉeestos. Bonvolu pardoni mian venontan silenton ĉar verŝajne mi ne havos retkonekton. Ankoraŭfoje, mi dankegas vin pro viaj multaj vizitoj sed precipe pro via fidela amikeco, kiu ege kortuŝas min... Tre baldaŭ vi povos legi la sekvajn epizodojn de via felietono... Pasigu tre agrablan semajnfinon... kaj tre belan serenan semajnon! ĜIS!!!! ... kaj VIVU ESPERANTO !!!!!!!!!!!!!!!!! NB : Bonvolu ankaŭ subskribi kaj disvastigi la peticion koncerne nian karan lingvon!!! Antaŭdankon pro via helpo!... www.ipernity.com/blog/mike59/448614

  • TRE MALBONA NOVAĴO !!!

    Mi ĵus malkovris tiun ĉi artikolon en "Libera Folio"... Jen tre trista novaĵo por ĉiuj esperantistoj kaj geamikoj de bona muziko en Esperanto... Ni ĉiuj helpu kaj subtenu nian amikon FLO' !!!

  • NOVA E-LIBRO EN ESPERANTO POR VI

    Jen nova ROMANO en esperanto en mia e-librejo por VI... "FIA LUDO" de Manuel de PEDROLO. Tradukinto: Guillem PORTELL. http://www.ipernity.com/doc/mike59/6802002 Mi tre dankas "Qwerty Uiop", kiu bonvolas aldoni ĝin al mia e-librejo. Bonvolu ne heziti elŝuti e-librojn de mia e-librejo, kiu enhavas preskaŭ 400 e-librojn ankaŭ por VI ... kaj disvastigi ilin! http://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911 Ĉu vi deziras legi aliajn e-librojn, vi povas de nun aĉ…

  • LOREENA McKENNITT - THE MYSTIC'S DREAM

    Ĉu vi konas Loreena McKennitt? Ŝi havas belegan voĉon laŭ mi... Ĉu vi samopinias??? Malkovru tiun mirindan artistinon koncerte... Connaissez-vous Loreena McKennitt? Selon moi, elle a une voix superbe... Êtes-vous de mon avis??? Découvrez cette merveilleuse artiste en concert... Do you know Loreena McKennitt? I think she's got a splendid voice? Do you agree??? Discover this wonderful artist in concert...

  • UNA LACRIMA SUL VISO - BOBBY SOLO

    Ege plaĉas al mi italajn kanzonojn. Jen unu el miaj plej ŝatataj. (Festivalo de San Remo 1964). J'aime beaucoup les chansons italiennes. Voici l'une de mes préférées.