All articles concerning %name%

Photos | Docs | Articles
    
  • LA REKONSTRUOTA LERNEJO

    20120829 135104
    En ĉi tiu ekzakta momento, normale, mi ne estus tie ĉi. Mi devus esti laboranta en publika lernejo de mia urbo, Atibaia, San Paŭlo, Brazilo. Mi ne laboras nun, ankaŭ ne laboros morgaŭ, nek postmorgaŭ kaj tiel same en la venonta semajno. Ne, mi ne estas senlaborulo! Hieraŭ mi laboris ĝis la 23h horo kaj tuj iris al mia hejmo por manĝeti ion antaŭ mia dezirega bezono ripozi sur mia lito ĉar, en la sekva mateno, multe da laboro atendus min, en la privata lernejo kie mi ankaŭ laboras, sed nur…

  • LA LASTA MOMENTO

    La lasta momento II
    Malfacile respondebla demando... AL KIUJ PERSONOJ VI SENDUS ĈI TIUN MESAĜON?!

  • NILS HOLGERSSON KAJ LA CENZURO

    Mi estas leganta la romanon en la bonega Esperanta traduko de Sten Johanson, sed foje enrigardas alilingvajn tradukojn. Ĉemane mi havas la anglan, la germanan kaj la rusan. Ĉi-lasta estas altaŭgigita al la kondiĉoj de la traduktempo. En la originalo, romankomence, la gepatroj de la knabo foriras al la preĝejo kaj taskas al la filo tralegi la predikon en la libro. En la rusa traduko la gepatroj forrapidas al la foiro kaj ordonas al la filo pretigi la hejmtaskon... Tre imagoriĉa ŝanĝo, ĉu…

  • Rapida angla ekzameno! A0 :-)

    Antaŭ multe, multe da tempo mi partoprenis la unuan semestron pri angla kurso. En la fino, mi kaj mia kolego estis en la vico de la parola ekzameno kaj li iris unue. Rapide li revenis kaj mi komentis: -Kia rapideco!! Li diris: La instruistino faris nur unu demandon, mi respondis kaj ŝi petis al mi ke mi leviĝu kaj foriru de la ĉambro... ???? - Kion ŝi demandis al vi?? (Scivoleme mi demandis) - " DO YOU SPEAK ENGLISH ?" (Ĉu vi parolas la anglan?) - Kion vi respondis?? - Jes…

  • Legita kaj legota

    Frida ventaĉo fajfas tra la mallumaj stratoj nord-hemisferaj. Varma kandela flamo apud komforta sofo invitas al legado. Jen kelkaj sugestoj por last-momentaj kristnaskaj donacoj ...

  • Literatura Mondo legebla en Interreto

    Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! ...

  • La mesia libro

    Broŝureto de nur ĉ. 110 paĝoj vekas fortajn emociojn. Ekestis grupo kun ĉiuj ecoj de sekto kaj emo al kruc-milito surbaze de ĝi. Kial tiu forto de "La bona lingvo" de Claude Piron? La respondo estas simpla kaj malagrabla: Ĝi estas "mesia libro" pri saviĝo el lingva malegaleco.

  • Muzikalo kaj koreografio

    John Wells hezitas , ĉu noti " musical muzikalo", ĉar li "renkontis fortan kontraŭopinion el diversaj flankoj, ĉar laŭaserte sufiĉus diri muzikteatraĵo ". Temas pri malbononkla miskompreno. Notu ĝin sinjoro profesoro, nur ĉiam kuraĝe antaŭen kaj ne flankiĝante. Ankaŭ pri "koreografio" vi pravas, pri "danc-arto, -aranĝo" tamen ne ...

  • Esperanto: Thema der Woche bei Costa del Sol Nachrichten

    Die deutschsprachige, in Südspanien erscheinende Zeitung Costa del Sol Nachrichten widmete ihre jüngste Ausgabe dem Schwerpunktthema Esperanto . Ich versuche den Artikel hier wiederzugeben. Es gibt auch eine pdf-Version .

  • Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj? (P-Z)

    Jen la tria parto de la membro-etikedoj pri Esperanto-parolantoj en Ipernity. Se vi ne deziras esti en la listo, bv. averti min, kaj mi tuj forigos vian nomon.   Noto: Tiu ĉi listo nun estas tute malaktuala. Pli aktualajn ciferojn vi trovos tie: www.ipernity.com/blog/paul_peeraerts/24925