All articles concerning %name%
Photos
|
Docs
|
Articles
-
FILMO en ESPERANTO (1964) : la Pulbazaro de St-Ouen/ Le Marché aux Puces de St-Ouen
Jen tre interesa dokumento, kiun mi ĵus malkovris. Temas pri la komenco de "ANGOROJ" (1964) , la unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto. Oni povas ne nur vidi kiel aspektis la tiama pulbazaro de Saint-Ouen (Parizo) sed ankaŭ aŭdi la faman Esperantiston GASTON WARINGHIEN (=VARINGJENO) : eo.wikipedia.org/wiki/Gaston_Waringhien
-
Preskaŭ 300 Esperanto-afiŝoj ĉe Flickr
Reage al la blogero " Montoj de historiaj bildoj " sinjoro Roland Rotsaert en privata mesaĝo atentigis, ke la flandroj krome fotis preskaŭ 300 Esperanto-afiŝojn el la kolekto en Kortrijk ...
-
BONEGA NOVAĴO !!! ... EKFUNKCIAS LA RETA VERSIO DE P.I.V. !!!
Mi ĵus ricevis tiun bonegan novaĵon de "Edukado.net" : edukado.net/novajhoj?id=230 Ankaŭ aperis artikolo en "Libera Folio" : www.liberafolio.org/2012/reta-piv-fine-aperos
-
NECERTA ESTONTECO DE "VINILKOSMO"
Ĉiu el ni certe memoras la gravan incendion, kio okazis en ekzercejo de "Vinilkosmo", la 18an de septembro 2011. ... Nia amiko Flo' kuraĝe baraktas por daŭrigi la funkciadon de tiu elstara studio, kiu jam registris multegajn artistojn - precipe en Esperanto... (Ekz. : jOmO, Jacques Yvart, Ĵomart kaj Nataŝa, La Pafklik, Kajto, Kapriol, Kaj Tiel Plu, Ĵak Le Puil, ktp.) Mi insiste petas, ke ni ĉiuj urĝe helpu al li... Esperanta muziko nepre devas vivi... Antaŭdankegon!!! Bonvolu legi tiun artikolon de Floréal en "La Balta Ondo" : sezonoj.ru/2012/02/209flo/#more-2216
-
ARTIKOLO DE TREVOR STEELE (el la " ONDO DE ESPERANTO")
-
TRE MALBONA NOVAĴO !!!
-
NOVA RADIO EN ESPERANTO !!! "MUZAIKO" !!!
Laŭ informo de Libera Folio, ekestis nova retradio en Esperanto - Muzaiko - kiu intencas elsendi 24 horojn tage . Legu mem: http://www.liberafolio.org/2011/muzaiko-planas-sendi-retradion-en-esperanto-senpauze Kaj vi povas ankaŭ tuj mem aŭdi la novajn elsendojn de Mozaiko: http://muzaiko.info/ Koran dankon al mia amikino Sandra pro la informaĵo!!!
-
Esperantistul - bonega blogo el Rumanio
La miaguste plej bonan novan Ipernity-blogon havas Marian Vochin el Rumanio. Li prezentas mirindajn kaj maloftajn dokumentojn pri la tiu-landa Esperanto-Movado kaj skribis ,,La Historio de la esperantista movado en Rumanio".
-
Nova vojo
Hodiaŭ, kiam ni festas la Zamenhofan tagon, mi gratulas ĉiujn esperantistojn, ankaŭ mi volas rakonti kelkajn novaĵojn pri mi. Mi lernis Esperanton en jaro 1967, kaj de tiam mi restis fervoran esperantiston. Mi okupiĝas pri la historio de la Eo- movado en Rumanio.Jam estas preta,,La Historio de la esperantista movado en Rumanio"kaj mi serĉas la apogantojn presi ĝin.Ĝi estas verkita rumanlingve. Do, mi posedas dokumentojn pri Esperantista Movado kaj mi volas montri kaj demonstri la vivon de Espera…
-
PETICIO : ESPERANTO-PAROLANTOJ EN LA MONDO
Mi ĵus legis en la novaĵoj ĉe "Edukado.net" pri granda peticio por nombrigi la esperanto-parolantojn en la mondo: http://edukado.net/ Dankegon por aldoni vian propran subskribon kaj disvastigi kiel eble plej tiun demandon inter viaj geamikoj ! http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/ VIVU ESPERANTO !!!
-
14.000 gazetoj el 120 jaroj
Pli ol 14.000 periodaĵoj aperis en la unuaj 120 jaroj de Esperanto. Fine vi trovos ilin en la dikega bibliografio de HMM, Budapest 2010.
-
CLAUDE PIRON EN VIDEO
Voici plus de deux ans, bientôt trois, que CLAUDE PIRON (1931 - 2008) nous a quittés... Le premier article (en espéranto ) de mon blog a coïncidé avec sa disparition brutale. https://www.ipernity.com/blog/mike59/archive/2008/01 Pour avoir moi-même enseigné l'anglais en collège et expérimenté la difficulté de son apprentissage au quotidien, il va sans dire que les propos de Claude Piron ont une résonnance particulière pour moi...
-
BV APOGI LA PROPONON DE PUBLIKA BIBLIOTEKO SPECIALIGITA PRI ESPERANTO
JOAN INGLADA petas al ĉiu, ke ni apogu sian proponon de Publika Biblioteko specialigita pri ESPERANTO en Katalunio. Bonvolu legi lian blogartikolon kaj helpi lin disvastigi la informadon. Jen la ligilo :
-
RARA DOKUMENTO : LA VOĈO DE ZAMENHOF !!!
Hazarde mi trovis tiun ĉi esceptan dokumenton ĉe "U-Tube". Kompreneble la sonkvalito ne estas tre bona sed indas konservi kaj protekti tiun raran kaj altvaloran dokumenton! Dankegon kaj gratulon al la malkovrinto, Carlos DEVIZIA, kiu ankaŭ per komputilo filtris kaj plibonigis la sonon!
-
LA BILDSTRIOJ KIEL LERNOLIBROJ (Michel DECHY)...
Antaŭ kelkaj semajnoj, mi informis vin pri la nova lernolibro verkita de Michel DECHY... ( BV (re)legi en la franca : https://www.ipernity.com/blog/mike59/251040 ) Oni povas nun aĉeti ĝin al U.E.A. Jen la eta mesaĝo, kiun mi ĵus ricevis : Bildstrioj kiel lernolibroj, La, Michel Dechy , Lerniloj, vortaroj , Michel Dechy , 2010. Lernolibro bazita sur bildstrioj. Kun abundo da informoj, ekzemploj kaj ekzercoj Prezo: 6.00 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8456
-
Lapenna en bankalsono: Dokumenta Esperanto-Centro
Per nepre rekomendinda kaj modela iniciativo Josep Pleadin el Kroatio riĉigas nin: Dokumenta Esperanto-Centro , kroata nacia Esperanto-arkivo. Sed ĝia valora enhavo vaste transpasas la limon de la nur tiulanda Esperanto-historio.