Keyword: Poezio

Especially used by:  
Photos | Docs | Articles The most recent | The most popular
    
  • Juan López kaj John Ward

    Diktis la destino, ke ili vivu en stranga epoko. La planedon oni estis dividinta en diversajn landojn, kaj ĉiu el ili havis siajn verojn, siajn karajn memorojn, probable heroan pasintecon, rajtojn, riproĉojn, apartan mitologion, eminentulojn el bronzo, datrevenojn, demagogojn kaj simbolojn. Tiu divido, kiun ŝatis la kartografoj, invitis al militoj. López estis naskiĝinta en la urbo ĉe la senmova rivero ; Ward, apud la urbo, tra kiu Patro Brown vojiradis. Li estis studinta la kastilian por le…

  • Ragnarsson, Esperanto, kaj poeziaj distancigiloj

    Ragnarsson2005
    La 25an de Decembro 2018, mortis Baldur Ragnarsson . Omaĝe al li ĵus mi relegis lian eseon, " Humphrey Tonkin , tradukinto de Shakespeare" (en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin , UEA 2010, paĝoj 720-727). Mi aŭskultis lin nur unufoje, dek jarojn antaŭe, dum la Universala Kongreso en Roterdamo en 2008. Dum la Internacia Kongresa Universitato tie, Ragnarsson prelegis pri "Verki poezion en Esperanto". Tre interesa prelego ĝi estis. Li diris pli-malpli tion kion li diris…

  • Everything and nothing

    Neniun li havis en si ; malantaŭ lia vizaĝo (kiu, eĉ laŭ la malbonaj pentraĵoj de lia epoko, similas neniun alian) kaj malantaŭ liaj paroloj, kiuj estis abundaj, fantaziaj kaj malkvietaj, estis nur iom da malvarmo, iu sonĝo, kiun neniu sonĝis. En la komenco li kredis, ke ĉiuj homoj estas kiel li, sed la mirado de amiko, kun kiu li provis komenti tiun malplenecon, avertis lin pri lia eraro kaj definitive komprenigis al li, ke individuo ne devas malobei la normojn de la specio. Iam, li pensis, ke…

  • Inferno, I, 32

    De naskiĝo de l’tago ĝis naskiĝo de l’nokto, leopardo, en la lastaj jaroj de la XIIa jarcento, vidadis kelkajn lignajn tabulojn, kelkajn vertikalajn ferajn stangojn, ĉiam novajn virojn kaj virinojn, muron kaj eble ŝtonan kanaleton kun sekaj arbofolioj. Ĝi ne sciis, ĝi ne povis scii, ke ĝi sopiras je amoro kaj krueleco, je la brulanta plezuro disŝiri la karnojn kaj je la vento portanta la odoron de la predoj. Tamen io interne igis ĝin sufoki, ribeli, kaj Dio parolis al ĝi dum sonĝo : « Vi vivas k…

  • PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO (L.L.ZAMENHOF): deklamas Neide Barros

    Dek-tria trako de la KD EL LA MONDA TREZORO, produktita de Sylla Chaves. Deklamas Neide Barros Rego. PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO L.L. Zamenhof Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, Fortego, la mondon reganta, Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero Kaj fonto de vivo konstanta, Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas, Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, Hodiaŭ ni preĝas. Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, Kun dogmoj de blinda fervoro: Silentas nu…