Ragnarsson2005 La 25an de Decembro 2018, mortis Baldur Ragnarsson. Omaĝe al li ĵus mi relegis lian eseon, "Humphrey Tonkin, tradukinto de Shakespeare" (en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, UEA 2010, paĝoj 720-727).

Mi aŭskultis lin nur unufoje, dek jarojn antaŭe, dum la Universala Kongreso en Roterdamo en 2008. Dum la Internacia Kongresa Universitato tie, Ragnarsson prelegis pri "Verki poezion en Esperanto". Tre interesa prelego ĝi estis. Li diris pli-malpli tion kion li diris en La lingvo serena (2007): "Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti disfluantajn pensojn kaj impresojn por ilin fiksi en spaco kaj tempo; La sentoj estas miaj, aliaj personoj apenaŭ povas ilin sperti absolute same; mi deziras laŭeble partoprenigi aliajn en miaj spertoj, sentoj kaj pensoj." (El la recenzo de Gonçalo Neves). Ragnarsson ankaŭ argumentis, ke pli ol la gepatra islanda, Esperanto efektive donas al li distancon de la spertoj kaj la emocioj pri kiuj li volas poezii (vidu sube). Du jarojn poste, en 2010, mi verkis jenan mesaĝon al li:

***
Estimata Baldur Ragnarsson
Jhus mi finlegis vian kontribuajhon al la Festlibro Tonkin. Koran dankon pro tiu zorga, delikata eksplikado de la tradukstrategioj kiujn uzis Humphrey en siaj tradukoj. Lian "Vintran Fabelon" mi legos kun multe pli da ghuo.
Amike salutas
Giri
***

Malpli ol duonhoron poste, venis lia respondo!

***
Estimata samideano,
Tre ghojigis min legi vian leteron, pro ghi akceptu miajn varmajn dankojn. Malofte okazas, ke Esperanto-verkistoj ricevas reagojn, kiuj tiel varmigas la koron; tiom pli bonvenaj ili estas.
Kun amikaj salutoj,
Baldur.
***

Mi respondis per aludo al lia roterdama prelego:

***
Estimata Baldur
Koran dankon pro via afabla letero.

Lord-tennyson Tute aliteme, vi diris dum via prelego en Roterdamo, ke iom paradokse, malintima lingvo povas liberigi intimajn sentojn kaj pensojn. Mia interveno tie estis, ke poetoj jam trovis aliajn rimedojn propralingvajn por trovi ghuste tiun distancon. Mi ne citis tiam mian angalingvan ekzemplon Tennyson.

Sed, poste, en decembro samjare, mi renkontis Humphrey en Barcelono. Kaj babilante pri tiu via prelego, mi citis al li la prian strofon el In Memoriam:

I sometimes hold it half a sin
To put in words the grief I feel:
For words, like Nature, half reveal
And half conceal the Soul within.

But, for the unquiet heart and brain,
A use in measured language lies;
The sad mechanic exercise,
Like dull narcotics, numbing pain.

In words, like weeds, I'll wrap me o'er,
Like coarsest clothes against the cold;
But that large grief which these enfold
Is given in outline and no more.

Al mi shajnas, ke tiu "measured language" plene donas al la poeto utilajn distancigilojn.

Amike salutas
Giri

***
La postan tagon venis jena mesaĝo de Baldur:

***
Estimata Giri,
Dankon pro via intereso kaj la ekzemplo Tennyson. Vi kompreneble tute pravas pri la koncerna utiligo de "measured language", kion tiel eksplicite diras Tennyson. Dankon pro tiu bela ekzemplo. En la komplika metro "drottkvaett", uzata de la antikvaj islandaj poetoj tiu metodo estis multe uzata, kaj por esprimi amon kaj perdojn. Pri tiu poezio mi iam verkis eseon, "La poezio de la skaldoj", ghi trovighas represita en la kolekto "La lingvo serena".
Korajn salutojn,
Baldur.
***

Ek al La lingvo serena!