dum la barata esperanto-kongreso kiu okazis 15-16 decembron 2018 en puneo, okazis ronda diskuto pri sennaciismo kiun gvidis mi kiel (vole-nevole) spertulo pri la temo. kiel usonano mi jam dum jardekoj rekonas kaj kontraustaradas la naciismon kiu regas usonan politikon.

mi petis iliajn opiniojn rilate la nunan registaron de barato. okazis vigla diskuto pri la grandega (preskau universala) problemo de naciismo kaj la ebla solvo per uzado de nia neutrala lingvo kiel instigilo en la direkto de paco per sennacieco. ni parolis pri la graveco de neutraleco koncerne internacian au interetnan lingvon. la angla povas bone funkcii kiel neutrala lingvo en barato, char ghi ne apartenas al iu ajn etno au regiono. sed en mondskalaj aferoj, uzo de la angla donas grandajn avantaghojn al britoj, usonanoj, australianoj, k.s. ni parolis pri la slogano "se vi celas gajni monon, lernu la anglan; se vi celas trovi amikojn, lernu esperanton".
eble internacia amikeco kontraustaras naciismon. mi menciis miajn lastatempajn spertojn en aurovilo (au aurourbo), kaj invitis chiujn partoprenantojn interagi kun tiu chi internacia (ech sennacia) komunumo por plibonigi rilatojn inter la internacia lingvo kaj la internacia urbo koncerna.
Vi menciis Aurorurbon kaj instigis nin, interagi kun tiu komunumo. Ankaŭ min tre interesis tiu temo. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne vizitis la lokon. Pri la uzado de Esperanto mi eĉ komunikis antaŭ kelkaj jaroj kun kelkaj homoj, mi pensas, ke estis uloj de la Auroville radio. Tiam mi komprenis, ke uzado de alia nova lingvo la tutan lingvosituacio tie farus pli malfacila, kaj la Patrino iam konfirmis la uzado de la franca, angla kaj de la tamila. Tia respondo faris min iom malĝoja, ĉar kie en la mondo troviĝas pli bona loko por praktiki novan ideon?
Vi ja estis en Aurorurbo. Ĉu vi ie skribis pri viaj spertoj tie?
kelkaj obeemaj Veraj Kredantoj sekvas la volon de la Patrino, sed aliuloj komprenas ke la nuna mondo evoluadas, kaj ke la angla ne estas la plej bona solvo por mondskalaj problemoj pri komunikado kaj ke la nuna situacio ne chiam dauros... plejparte temas pri junuloj kiuj komprenas la avantaghojn de facile lernebla neutrala lingvo.... olduloj simple citas la Patrinon kaj ache parolas angle...
trovighas unu alia esperantisto chi tie: kaj baldau revenos unu pli...
post kelkaj semajnoj mi afishos fotojn kaj raporton...
Sign-in to write a comment.