Stano Marček's photos
JunaAmiko149-2016-4
|
|
JunaAmiko149-2016-4-2
|
|
JunaAmiko148-2016-3-2
|
|
JunaAmiko148-2016-3-1
|
|
La lernolibro "Esperanto per rekta metodo" jam en…
|
|
|
|
Mi sendas al vi aktualan oferton de mia eldonejo en pdf-formato (10 paĝoj, 129 titoloj, vidu sube), kaj proponas specialan "kristnaskan/novjaran“ rabaton: Por ĉiuj titoloj (eĉ se mendotaj unuekzemplere) – triona rabato el la indikita prezo, +
Speciala oferto: se vi krom lernolibroj mendos almenaŭ 5 diskojn (Modela elparolo en mp3 + la lernolibro en pdf, sonlibroj kun fabeloj aŭ poezio, Kantoj por E-kursoj, Instruaj Bildoj, AV-kurso por progresintoj...), laŭ via elekto, eĉ se iuj titoloj unuope – la afrankon pagos mi.
Transpago eblas per banko, Paypal, Western Union – aŭ pere de niaj UEA-kontoj.
Amike salutas,
agrablajn festotagojn,
kaj tre sukcesan jaron 2018 deziras
Stano Marček
PS: Se vi ne sukcesis ricevi/elŝuti la la oferton en pdf-foprmato, ĝi troveblas ĉe:
www.edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=173&s=0140e179122db5ed1529ac4878564d0e
IMG 6890
|
|
|
|
IMG 6880
|
|
|
IMG 6873
|
|
|
IMG 6852
|
|
|
IMG 6819
|
|
IMG 6795
|
|
IMG 6751
|
|
|
|
IMG 6620
|
|
IMG 7100
|
|
IMG 7181
|
|
|
Linda kun la prezidento Andrej Kiska
|
|
|
|
Mia filino Linda, kiu ilustris la lernolibron "Esperanto per rekta metodo", kun la prezidento de Slovakio Andrej Kiska. Dum bapto de la libro "Malrapida lumo de ondoj", kiun ŝi grafike aranĝis, en la galerio de L. Fulla en Ružomberok.
Lerni Esperanton per telefono, novaĵoj
|
|
|
Karaj geamikoj,
Ambaŭ volumoj de la telefona aplikaĵo “Esperanto per rekta metodo” nun estas pretaj kaj elŝuteblaj en la Google-apobutiko.
Ambaŭ estas taŭgaj por Android-poŝtelefonoj kaj ankaŭ por Android-tabledoj. Sur tabled-ekranoj la bildoj kaj butonoj aŭtomate pligrandiĝas .
Detala informo pri la kurso estas en la retpaĝo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando: www.iei.nl/ieieo77.htm
Por elŝuti kaj instali la volumon 1: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperanto aŭ Esperantokurso aŭ, per www.iei.nl/apo.htm (la butik-anonco kun pliaj informoj).
Por elŝuti kaj instali la volumon 2: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperantoplus aŭ per www.iei.nl/apoplus.htm
La aplikaĵoj ankaŭ estas taŭgaj por t.n. tabledoj (angle: tablets): tiuokaze la formato de bildoj, butonoj ktp. aŭtomate estas pli granda.
Mi petas informi pri tio vialandajn esperantistojn, sed precipe ne-esperantistojn.
Vidu ankaŭ
play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto
Amike,
Stano Marček
Kurso de Esperanto por telefonoj, ambaŭ volumoj
|
|
|
|
Sur la retpaĝo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, www.iei.nl , troviĝas jena teksto:
Nun ricevebla: apo por lerni Esperanton per Android-poŝtelefono:
Volumo 1 (lecionoj 1-11): jam pli ol 2000 elŝutoj: legu pli
Volumo 2 (lecionoj 12-22): nun ankaŭ disponebla: legu pli
Jam pli ol 2000 elŝutoj: Esperantokurso per rekta metodo kiel apo por Android (Google) poŝtelefonoj
Tre konata estas la Esperantokurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček.
Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel kompakta disko kun nacilingvaj klarigoj.
Nun ĝi ankaŭ aperis kiel t.n. "apoj". (Volumo 1, lecionoj 1 - 11, kaj volumo 2, lecionoj 12 - 22).
Apo (mallongigo de aplikaĵo) estas komputilprogramo por t.n. plurfunkciaj poŝtelefonoj (angle: smartphones).
Tia poŝtelefono ne nur estas telefono, sed vera komputilo:
per ĝi oni povas telefoni, fari fotojn, trovi la vojon, interreti, tviteri, pririgardi filmojn, aŭskulti muzikon, ktp., ktp.
Multaj homoj jam havas ĝin. Oni amase vidas ilin surstrate, en trajnoj, en butikoj, en publikaj konstruaĵoj.
Patr(in)oj malantaŭ infanĉaroj, gejunuloj sur biciklo, oficistoj en kontoroj, laboristoj en konstruejoj,...
Kelkfoje ŝajnas kvazaŭ homoj nur komunikas per sia poŝtelefono...
Ekzistas almenaŭ tri specoj de apoj:
-apoj kiuj (nur) funkcias en telefonoj de Apple (markoj i.a. I-phone),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Android telefonoj (markoj i.a. Samsung),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Windows telefonoj (i.a. Nokia).
Oni nur povas elŝuti (akiri) kaj instali apojn per la butikoj de tiuj firmaoj:
Android-apoj nur per la apobutiko de Google.
Por Apple estas konata la apo Duolingo: por multaj lingvoj ĝi havas lingvan lernilon, nun ankaŭ por Esperanto.
Tamen per ĝi oni povas lerni Esperanton nur per la angla lingvo (aŭ eble baldaŭ per la hispana lingvo).
Estas ĝoje ke nun ankaŭ aperis Esperantokurso kiel apo por Android, kiu krome estas nur en Esperanto sen uzo de iu nacia lingvo.
Ĝi estas vera kurso, nome surbaze de la materialo de Esperanto per rekta metodo.
Piet Buijnsters, la programisto, uzis por ĝi la tre trafajn kaj instruajn bildojn (desegnaĵojn) de Linda Marčekova el la kursolibro
kaj kiam oni klakas aŭ tuŝas la tekstojn de la kurso oni ankaŭ tuj povas aŭdi la klaran prononcadon.
En ĝi ankaŭ estas la ekzercoj kaj taskoj de la libro.
La apo rigore sekvas la taŭgan, metodan instrulinion de la kurso, sed kompreneble oni povas mem elekti sinsekvon kaj rapidon,
ĉar granda avantaĝo de la kurso kiel apo estas ke tiuj kiuj havas plurfukcian poŝtelefonon laŭ ŝato kaj en diversaj cirkonstancoj povas uzi ĝin
kaj lerni Esperanton: kiam oni veturas en trajno, kiam oni devas ie atendi, preskaŭ ĉie ajn kaj ĉiam ajn...
La apoj ankoraŭ estas senpagaj. Por elŝuti kaj instali volumon 1: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperanto aŭ Esperantokurso aŭ per www.iei.nl/apo.htm (la butik-anonco kun pliaj informoj).
Por elŝuti kaj instali volumon 2: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperantoplus aŭ per www.iei.nl/apoplus.htm
Certe rakontu al ne-Esperantistoj!