Keywords

Krucenigmoj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

2 509 visits

Krucenigmoj en Esperanto


Krucenigmoj en Esperanto This doc cannot be viewed.

„Instrua amuzo“ estas titolo de unu el la kajeroj kun kruc(vort)enigmoj, kiujn mi verkis kaj eldonis antaŭ multaj jaroj. Ĉu krucenigmoj vere instruas kaj amuzas? Probable jes. Asertas tion reagoj de legantoj de diversaj gazetoj, kie krucenigmoj aperas, kaj ankaŭ reagoj de tiuj, kiuj aĉetis iun el miaj krucenigmaj kajeroj. La malnovaj ne plu haveblas, sed jes ja la lasta: „107 krucenigmoj en Esperanto“ (ankaŭ sur KD).
Pri tio kiel solvi, ev. kiel mem verki krucenigmojn, mi rakontis al partoprenantoj de la lasta jarŝanĝa aranĝo JES en Germanio (aliĝis pli ol 300 precipe junaj homoj). Nun vi povas kune kun ili solvi unu el la 107 krucenigmoj el mia lasta kajero. La alkroĉita (64-paĝa!) pdf-dosiero montras, paŝo post paŝo (paĝo0post0paĝo), kiel solvi – kaj ĉe la fino eĉ kiel mem verki krucenigmon. Agrablan kaj instruan amuzon!

Eliana, Maidi have particularly liked this photo


8 comments - The latest ones
Edith Jaffré
Edith Jaffré
Tre interesa , dankon !
6 years ago.
Zlatoje Martinov
Zlatoje Martinov
Grandan dankon, kara Stano! Jes, mi konsentas kun s-rino Daniela, gxi estas bona por amuze lerni!
6 years ago.
Stefan Heinrich
Stefan Heinrich
Kara Stano,

dankon por via bonega krucenigmo. Mi tre ŝatis solvi ĝin. Por unu vorto mi trovis duan solvon. „Ludo per pilko kaj bastono“ estas GOLF-O, sed POLO-O ankaǔ eblas. Tio ne estas problemo, ĉar la G kaj la F ne apartenas al alian vortojn.

Amike
Stefan
6 years ago.
Anniespera
Anniespera
Koran dankon! Tre interese, tamen malfacile por mi. Mi havas vian alian libron "Esperanto per rekta metodo ". En Ĉinio multaj komencantoj lernas tiun ĉi libron. Tre bona libro! Koran dankon!
5 years ago. Edited 5 years ago.
Stano Marček
Stano Marček
Mian eldonaĵojn - Esperantajn krucenigmojn, la lernolibron en 34 lingvoj kaj la metodikajn materialojn, kiuj akompanas ĝin (paperaj bildoj, diskoj kun la bildoj, kantoj, fabeloj, krucenigmoj...) oni povas aĉeti ĉe mi, kun triona rabato.

Por pliaj informoj mi petas skribi al mia retadreso stano.marcek@gmail.com.
Vidu ankaŭ: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/478009

Miaj eldonaĵoj aĉeteblas ankaŭ ĉe UEA: katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&auxtoro=Mar%C4%8Dek&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
kaj ĉe aliaj Esperantaj libroservoj.
4 years ago.
Mondocivitano
Mondocivitano
Tre Bona!
4 years ago.
Jean-pierre Cavelan
Jean-pierre Cavelan
Gratulon ! Dankegon al la aùtoro ! La libro estas didaktika.
3 years ago.
Michael Lennartz
Michael Lennartz
Multan dankon!
2 years ago.