5 favorites     3 comments    6 323 visits

With...

Andi

See also...

Esperanto 125 jaroj Esperanto 125 jaroj


Fabelaj mondoj Fabelaj mondoj


Mi parolos Esperanton Mi parolos Esperanton


Tuta Mondo Tuta Mondo


L'école de demain L'école de demain


Lingva helpejo Lingva helpejo


Zamenhof amikaro Zamenhof amikaro


China Esperantist China Esperantist


Esperantojo Esperantojo


See more...

Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

6 323 visits


Juna Amiko 2/2013

Juna Amiko 2/2013
Enhavo
• 04 Karaj legantoj! (Stano Marček, SK); Saluton! (Mireille Grosjean, CH/BJ)
• 05 Konversaciaj temoj: Tute kutima tago: tri dialogoj (Judit Felszeghi, HU)
• 08 LUME: La interesa ĉambro (Karina MacGill, HU)
• 11 LUDE: Belajn festojn, junaj amikoj! (Mónika Mólnár, HU)
• 13 Kantu kun Juna Amiko: La kanto “Ĉe fonto” (Malgosia Komarnicka, PL)
• 14 La kristnaska kanto de Huron-indianoj (Malgosia Komarnicka, PL)
• 15 Ekstere: Kastoroj, la geniaj konstrubestoj! (Samuel, CH)
• 16 Teatro: La abelistoj (Luiza Carol, IL)
• 17 Kvar poemetoj por etaj infanoj (Luiza Carol, IL)
• 18 Malnova poezio: Kavaliro en tigra felo (Renato Corsetti, IT)
• 19 Rakonto pri Araba reĝo Rostevano (Ŝota Rustaveli / Nana Ĥizambareli, GE)
• 22 Fabeloj: La fernaza sorĉistino (Elek Ben-dek/Imre Szabó, HU)
• 23 Malbonkonduta knabo (Hans Christian Andersen, DK / L.L. Zamenhof, PL)
• 25 Maljuna avo kaj nepo (La fratoj Grimm, DE / Kabe, PL)
• 26 Amuza matematiko: Ekamu matematikon (Małgosia Komarnicka, PL)
• 27 La projekto Komenius: Tria renkontiĝo (Mariana Genĉeva, BG)
• 28 El niaj kursejoj: Dolĉa SALO (Ewa Kukielka, PL)
• 29 Sukcesa BET-49 (Dima Ŝevĉenko, RU)
• 30 SES en Slovakio (Katarína Nosková, SK)
• 31 Kvizo: Kvizo-Ludo (Dieter Berndt, DE)
• 32 Lernejo: Survoje al lernejo (Renée Triolle, FR)
• 33 LASTE: Trovu la kaŝitan vorton! La naŭtrua ponto.
Post naŭ truoj – naŭ instruoj (Stefan MacGill, HU/NZ)
• 38 Nova elano por Juna Amiko (Mireille Grosjean, CH/BJ). Solvoj el la paĝo 26

La kovrilo: Frontpaĝe: Partoprenantoj de la 7-a SES (p. 30). Interne: Tria
renkontiĝo en Itaio (p. 27). Dorspaĝe: Samuel, la nova rubrikestro (p. 15).
Interne: Bildstrio Klaudia (Sonmy Alvarez / Jose de J. Campos Pacheco, CU)

Pri Juna Amiko en Internacia Pedagogia Revuo 13/4:

Nova elano por Juna Amiko
Dum la jaro 2013 nia revuo Juna Amiko iom lamis. Aperis unu numero en oktobro kaj aperos la dua en decembro. Do nekontentiga situacio, kiam la kutima aperritmo estas tri numeroj jare.
La redaktisto de Juna Amiko estis Stefan MacGill, samtempe prezidanto de la Ligo; li havis abundajn taskojn. Nun estas tempo por ni danki lin pro lia laboro por la Ligo, en tiuj du funkcioj.
En julio Stefan MacGill elektiĝis en la estraro de UEA kaj fariĝis vic-prezidanto de ĝi. Li plu ligiĝas al ILEI estante la oficiala ligo, peranto, de UEA kun ILEI. Sed la redaktoran taskon li devis forlasi.
Ni estas tre feliĉaj, ke ni trovis ne nur taŭgan personon, sed elstaran kunlaboranton: Stano Marček el Slovakio. Li redaktis la revuon Esperanto de UEA, redaktas la organon de Slovakia Esperanto-Asocio kaj la organon de Germana Esperanto-Asocio, verkis la faman lernolibron, jam tradukitan al pli ol 30 lingvoj, eldonas librojn, ktp. Do la redaktado de nia revuo estos konata tasko por li, kaj teknike, kaj grafike, kaj enhave.
Juna Amiko ne estas la tasko de ununura persono. Aro da kunlaborantoj regule liveras artikolojn, kantojn, desegnaĵojn. Plie novaj personoj anoncis sin por kunlabori. La tasko de Stano estos estri tiun orkestron. En tiu skipo kelkaj personoj havas regulan rubrikon, kvazaŭ kronikon, aliaj liveras foje artikolon unikan. Mi jam ekrilatis kun tiuj valoraj helpantoj por nutri ilian motivigon: ni bezonas, bezonos ilin pli kaj pli en la venontaj monatoj kaj jaroj.
Juna Amiko estas tre grava ilo por la Ligo, por la instruistoj, por la lernantoj. Ni planas eldonon de kvar numeroj jare ekde 2014.
Temas pri papera revueto. Jam ideoj naskiĝis pri retaj ekzercoj en ligo kun iu artikolo, pri kunlaboro kun famaj retejoj por lernantoj… Ni devas kaj pluvivteni la revuon kaj labori per modernaj metodoj; nur tiel ni sukcesos kontentigi la nuntempajn abonantojn, sed ankaŭ akiri novajn abontantojn. La abono kostas € 16 (B-landoj 11), kaj estas rabato ekde 3 ekzempleroj. Donacu abonon al viaj familianoj, konatuloj, varbu kaj kontribuu!
Mendilo troviĝas sur nia retejo ilei.info.

Mireille Grosjean, Prez. de ILEI
Translate into English

MIKELO (Michel Dereyger), , and 2 other people have particularly liked this photo


Comments
 Stano Marček
Stano Marček
Esperantistoj kutimas foti sin tiel, kun la Esperanta flago. Eĉ gejunuloj faras tion, kiel videblas sur la foto. Ankaŭ en aliaj Esperanto-aranĝoj, inkluzive de niaj Universalaj Kongresoj, kiam ĝi videblas surpodie...
10 years ago.
 Stano Marček
Stano Marček
La kompleta numero estas senpage elŝutebla ĉe:
www.ilei.info/revuoj - dekstre sube
Specimena montro de numero 2013/2. (2.8 MB)
10 years ago.
 Dr. Molnár Lajos
Dr. Molnár Lajos
Karaj Geamikoj!
Estus bone pripensi, kion pensas la ne-esperantistoj pri niaj verda flago kaj kvinpinta, verda stelo...
Ili memorigas multajn homojn al flago de (nekonata) islama lando. Por kolorblinduloj (ili ja estas multaj) la kvinpinta, verda stelo estas identa kun la ruĝa, kvinpinta stelo de la komunismo. Mi persone preferas la novan, belan emblemon de UEA: la cirilan kaj latinan E-literojn, formantajn la terglobon...
9 years ago.

Sign-in to write a comment.