Bastien, Etimologia Leksikono, 1907

Etimologio de Esperanto


La albumo kunigas librojn kaj materialojn pri la etimologio de Esperanto. Priskribojn de la montritaj libroj kaj de aliaj sen fotoj oni trovas en tiu ĉi artikolo: www.ipernity.com/blog/bernardo/4626944.

13 Aug 2016

925 visits

Bastien, Etimologia Leksikono, 1907

Bastien, Louis (1869-1961) [W]. Naŭlingva Etimologia Leksikono de la Lingvo Esperanto. Paris: Presa Esperantista Societo, 1907. xviii, 249 p. — 18x11 cm. 2.445 kapvortoj. Malgraŭ la nomo ne vere etimologia vortaro, sed komparaj tabeloj Esperanto → latina, franca, itala, hispana, portugala, germana, angla, rusa, kiuj montru la internaciecon kaj facilan lerneblecon de Esperanto por eŭropanoj. La rusa en la cirila alfabeto laŭ la malnova ortografio de antaŭ 1918. Skanaĵo de 2014-12-16 en archive.org, elŝutebla i.a. kiel pdf. Rec.: — 1908: N.i. Naŭlingva Etimologia Leksikono. En: La Revuo 1907:2:6 (18), p. 300-301: „Tiuj tabeloj de S-o Bastien estas vere elokventaj.“ „.. la kono de Eo estos la plej bona enkonduko al la lernado de ĉiuj lingvoj." Pri etimologiaj vortaroj legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4626944 . Berlinan Komentitan Bibliografion de la Vortaroj kaj Terminaroj de Esperanto 1887-2014 elŝutu tie ĉi: esperanto-akademio.wikispaces.com/BKB .

30 Jul 2016

1 930 visits

Vortaro Oficiala Junio 2016

La plej kompleta kaj detala kolekto de ĉiuj vortoj el la Fundamento de Esperanto laŭ la aktuala stato de 2007. Kun klarigoj pri ĉiuj vortoj el la Universala Vortaro kaj la naŭ Oficialaj Aldonoj. Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4625288 .

21 May 2016

2 favorites

1 comment

1 090 visits

Lingva Kritiko, Kolonjo 1932-1935

Represo de la unua nur esperantologia gazeto (112 p.), kiu aperis kiel aldonaĵo de Heroldo de Esperanto inter 1932 kaj 1935 (de 1933 en nazia Germanio) kaj ĝis nun estis tre malfacile akirebla kaj konsultebla. Havinda!

01 Jun 2013

1 favorite

1 comment

1 616 visits

Azorin, Ilustrita Vortaro 1955

Laŭ libro-metia vidpunkto tute profesia kaj riĉa difin-vortaro, kiu aperis 15 jarojn antaŭ PIV 1970 kaj eĉ jam enhavas etimologian notojn de ĉiu kapvorto - informo, kiu mankas eĉ ankoraŭ en PIV 2005. Sur la foto la volumo I, literoj A-K. Lingve kaj enhave ĝi tamen estas tiel fuŝa, ke la Akademio, same kiel ĉiuj recenzintoj kondamnis ĝin kaj avertis, ke ĝi estas kontraŭfundamenta, vd. tie ĉi: www.ipernity.com/doc/bernardo/19252057 . Post tio la aŭtoro Azorin rezignis eldoni la jam pretan duan parton L-Z kaj kabeis. Pri Azorin vd. tie ĉi: eo.wikipedia.org/wiki/Francisco_Azor%C3%ADn_Izquierdo .

01 Feb 2007

1 074 visits

Azorin 1955, bio-

Specimena paĝo 143 el Azorin, Ilustrita Vortaro de Esperanto, kun la kombinoj kun "bio-".

01 Feb 2007

841 visits

Azorin 1955 bio-

Detalo el la sama pagho 143.