Bernardo

Bernardo

Posted on 03/21/2009


Photo taken on March 21, 2009


See also...

Bibliografio de Esperanto Bibliografio de Esperanto



Keywords

vortaro
Esperanto
terminaro
filatelio


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 200 visits

Filatelia Terminaro, 1928

Filatelia Terminaro, 1928

Comments
Bernardo
Bernardo
Terminareto el la epoko antaŭ la Plena Vortaro de 1930/1934 de la usonano Herbert M. Scott, eldonita de la eldonejo Heroldo de Esperanto. De 1923 li estis "Fakestro pri Filatelio de la Teknika Sekcio de la Lingva Komitato" (antaŭulo de nia hodiaŭa Akademio de Esperanto) kaj havis la taskon prepari tiun fakterminaron. Ĝi unue aperis en 1926 en n-roj 47-53 de la periodaĵo Heroldo de Esperanto kun la peto sendi reagojn. Nur unu solan Scott ricevis (nome de Robert Kreuz). Tiuepoke kiel hodiaŭ la ĝenerala publiko apenaŭ interesiĝas pri terminaraj demandoj. Kun kelkaj korektoj la verko do aperis du jarojn poste broŝurforme. Liaj ĉefaj referenc-verkoj estis tiu de Kabe (1910), la teknikaj de Vérax kaj la jam aperintaj partoj de la Enciklopedia Vortaro de Eugen Wüster.

Ekzemploj kun tradukoj al angla, franca, germana:
"klapo (flap, patte, Klappe) Liberranda, ordinare gluhava parto de koverto, per kiu oni ĉi tiun fermas. (Tiu speciala signifo mankas en PIV 2002).
Kaj tre speciala:
kubierto (insured letter stamp, vignette de recommandation, Geldbriefversicherungsschein, hispane cubierta) Unu el grandaj markoj uzataj en Kolombio kaj ĝiaj ŝtatoj por signi asekuron de leteroj enhavantaj monon. (same ne en PIV 2002)

Ktp. Miaopinie represinda.
9 years ago. Edited 9 years ago.