Bernardo

Bernardo

Posted on 03/01/2009


Photo taken on March  1, 2009


See also...

Tibor Sekelj Tibor Sekelj


Bibliografio de Esperanto Bibliografio de Esperanto



Keywords

Esperanto
gazeto
geografio
periodaĵo
Sekelj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 818 visits

Geografia Revuo, 1956

Geografia Revuo, 1956
La unua numero de majo 1956 kun foto de ĝia "redaktoro: Lic. Tibor Sekelj, Kondina 24, Beograd, Jugoslavio", kiu ankaŭ skribas la ĉef-artikolon "Esplorvojaĝo tra Amazonio". Profesie presita revuo, "Organo de la Internacia Geografa Asocio", kies membro-numeron 1 havas Sekelj, "geografia esploristo, ..., amatora antropologo kaj arhxeologo; precedencoj: 9 esplorvojagxoj kaj 7 libroj verkitaj pri ili". Sur la foto: "Virinoj el la tribo Tupari preparas la trinkajxon faritan el macxita maizo". Pri Sekelj legu pli cxe Arno: www.ipernity.com/blog/arno.lagrange/123728.

Comments
Bernardo
Bernardo
Laŭ Trovanto Geografia Revuo aperis inter 1956 ĝis 1964, laŭ mia (tiukaze kompleta) kolekto po unu kajero jare, krom en 1959-1960 nek en 1962. La titol-paĝoj de senescepte ĉiuj ses kajeroj estas de Sekelj, nur en n-ro 4 li lasis la lokon de la ĉefartikolo al iu Aafke Haverman ("Aviadile tra Afriko") kaj metis sian "Kun la Ajnoj de Hokajdo" kajer-mezen. Rigardata kiel tuto, Geografia Revuo estas kvazaŭ persona periodaĵo de Sekelj kun kelkaj aldonoj de amikoj. Ĝis nun Vikipedio tion eĉ ne mencias, sed estos ja facile aldonebla.
7 years ago.