Estas proksimume duona jaro ekde kiam mi aliĝis al ipernity kaj jen jam la unua jubileo: 10.000 vizitoj. Mi estas ligita al 120 geamikoj kaj laŭ mia proksimuma takso en ipernity havas siajn blogojn nun jam iom pli ol 1000 esperantistoj. Tio montras ke ĉi tiu blogaro fariĝis unu el la plej fortaj ilaroj interliganta esperantistojn de tre diversaj profiloj: de infanoj, E-ĝuantoj, gvidantoj de E-movado kaj sciencistoj. Ĝuste ĉi tiu konsisto estas interesa kaj oni povas vidi tre variajn interesojn kaj ankaŭ informojn ĉiuspecajn: simplajn homajn novaĵojn, belajn personajn fotojn sed ankaŭ artaĵojn kaj gravajn sciencajn aŭ organizajn informojn.

Mi ĝojas ke mi kunpartoprenas en tiu kreskanta konstruaĵo kaj dankas al ĉiuj kiuj vizitis mian blogon.