Aperis septembra numero de hungara NHI-revuo dediĉita al Tibor Sekelj, kion mi tre subtenas, ĉar vere necesas pli ofte rememorigi pri la vivo de tiu eksterodinara homo kaj esperantisto. Tamen la centra artikolo dediĉita al li estas nesubskribita kaj jam la supraĵa legado montras ke ĝi plenas da asertoj malĝustaj. Jen mia letero al la redaktoro: Kara sinjoro Pasztor! Mi legis en via gazeto artikolon pri Tiber Sekelj kiun neniu subskribis kaj mi ne scias kiu ĝin autoris. Estas en ĝi aro da malĝustaĵoj pri kiuj mi devas atentigi vin. Estas vero ke Tibor estis tre multflanka persono kaj ke estas malfacile priskribi lian vivon sur kelkaj paĝoj, tamen li meritas ke oni skribu la veron pri li. En la artikolo troviĝas aserto ke li longatempe estis prezidanto de UEA. Tio estas malĝusta. Li NENIAM estis prezidanto de UEA, sed li fondis kaj longe prezidis IOE (Instituton por Oficialigo de Esperanto) kaj redaktis ties gazeton (IOE-gazeto, poste Esperanto-gazeto). Mi ne scias ĉu hungaroj havas sian nomon por la slovaka urbo Spiška Sobota en kiu Tibor naskiĝis. Se jes, tiam almenaŭ decus ke oni skribu ambaŭ nomojn. La samo validas por la nomo de la urbo en kiu li estis entombigita (Sombor). Cetere en Esperanto la nomojn de la urboj ni skribas ne laŭ la nomo kiel oni uzas ilin en iu lando sed aŭ internacie aŭ tiel kiel nomas ilin nun la lando en kiu ili estas. Do, interalie en la artikolo aperas Zagrab anstataŭ Zagreb aŭ Zagrebo. Kion vi dirus se mi en internacia gazeto skribus Budimpešta (kiel Budapešton nomas ni en Kroatio, aŭ Beč kiel ni (kaj vi) nomas Vienon)? Estas multegaj aferoj kiujn Tibor faris por Esperanto sed ankaŭ tre multaj sur aliaj terenoj. Interalie li sugestis al SEK en Zagrebo organizi turisme-kulturajn festivalojn kun Esperanto inter kiuj unu poste fariĝis Pupteatra Internacia Festivalo en Zagrebo. Li ofte vizitis la festivalon kaj iniciatis specialan premion por la plej homama mesaĝo. PIF ekzistas ankoraŭ nuntempe (ĉijare okazis la 40-an fojon) kaj ĝi ankoraŭ transdonadas la premion sub la nomo Tibor Sekelj por la plej homama mesaĝo. En Zagrebo en la Etnografia muzeo troviĝas granda kolekto de afrikaj maskoj kaj aliaj afrikaj objektoj kiujn donacis Tibor kaj kiuj estas en la muzeo nomitaj Kolekto Tibor Sekelj. Unu el la plej gravaj aferoj kiujn Tibor faris estis la dua rezoluciuo kiun Unesco akceptis favore al Esperanto en Sofio 1985. Tiu rezolucio estas rezulto de senlaca laboro de Tibor Sekelj kiu estis sendita al tiu UNESCO-asembleo en Sofio kiel delegito de UEA.