Mi partoprenis dum du tagoj (11-an kaj 12-an de septembro) en Ekonomia Forumo en Krynica, kiu estas siaspeca centroeŭropa Davos - renkontiĝo de centra kaj orienta elito. En Krynica partoprenis 1600 personoj reprezentantaj la nunan eliton de meza kaj orienta Eŭropo. Partorepnis ŝtatprezidantoj, multegaj ministroj, famaj gravuloj kiel Mihail Sergejeviĉ Gorbaĉov, Lech Walesa, multaj bankistoj, ekonimikistoj, stretegiistoj, sciencistoj, gvidantoj de grandaj kompanioj... La nura partnero, kiu ne venas el profesiaj rondoj kaj supera politik-ekonomia elito estis Eŭropa Esperanto-Unio. Tio okazas jam la trian jaron dank al la amikeco inter la prezidanto de la Forumo kaj prezidantino de Pola Esperanto-Asocio Halina Komar. Kiel ĉiu partnero, tiel ankaŭ EEU devis organizi paneldiskuton pri iu temo rilata al la ĉefteno de la Forumo kiu estis "Eŭropa dilemo: Centra Eŭropo - aktiva partnero aŭ pasiva spektanto". Nia paneldiskuto havis la temon: Unuiĝintaj en diverseco: Lernado de lingvoj kaj eŭropa identeco". Prelegis Barbara Pietrczak, Georgo Handzlik, Zlatko Tišljar kaj Peter Balaž. Diskutis ankaŭ prof. Joachim Diec. Partoprenis trideko da aŭskultantoj. Krome troviĝis en tre bona pozicio ankaŭ budo de EEU kiun prizorgis Petro Balaž kaj deĵoris gejunuloj de Pola Esperanto-Junularo. La budo estis reprezente aranĝita kaj multaj homoj haltis kaj interesiĝis pri E povinte ricevi kompetentajn respondojn kaj ricevi informojn en pluraj lingvoj. Interalie kun la deĵorantoj antaŭ la budo fotiĝis Lech Walesa, la fama iama prezidanto de Pollando. La Forumo estas tre bona okazo montri Esperanton al gravuloj kaj ankaŭ renkonti kaj paroli kun homoj kiujn la esperantistoj kutime ne povas persone renkonti. Petro havis okazon paroli kun vicprezidanto de la slovaka registaro sinjoro Dušan Čaplovič, subtenanto de Esperanto kaj kelkaj aliaj gravuloj de slovaka politiko. Mi mem venis la antaŭlastan tagon kaj povis nur partopreni en tri aliaj diskutoj priekologiaj kaj pri la ĉeftemo. Ankaŭ la estraro de EEU eluzis la okazos diskuti pri la estonta plibonogo de nia partopreno en la Forumo. Sendube la partopreno de EEU en la Forumo estas grava atingo kaj subtenas niajn klopodojn en la Eŭropa Parlamento ĉar en la Forumo Esperanton renkontas ankaŭ pluraj parlamentanoj de Eŭropa Parlamento, kiuj ankaŭ partoprenis kaj tiel ni faciligas la laboron al la interparlamenta grupo kaj informlaboro kiun plenumis Margareta Handzlik kaj Ljudmila Novak. Finance la partoprenon de EEU subtenis krom EEU ankaŭ UEA kaj ESF.