Okaze de Eŭropa Lingva Tago la 26-an de septembro 2008 en la reprezentejo de Eŭropa Parlamento en Ljubljana (Slovenio) estis malfermata ekspozicio pri Esperanto kiu konsistis el 8 afiŝoj (dezajnitaj de Danka Tišljar) kaj dudeko da E-libroj kaj revuoj. En la solena malfermo je la 12-a horo parolis reprezentantino de la oficejo de EP Maja Kezunovič Krašek, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio Zlatko Tišljar, direktorino de informoficejo de Konsilio de Eŭropo Kristina Plavšak Kranjc kaj membrino de Eŭropa Parlamento Ljudmila Novak, kiu plurfoje substrekis sian subtenon al Esperanto. Zlatko Tišljar transdonis al ŝi medalon kaj diplomon pri honora membreco en EEU pro ŝiaj meritoj. Ĉeestis pluraj ĵurnalistoj. Unu rektan intervjuon por la tutslovenia radio Val 202 Tišljar kaj Novak havis dum 10 minutoj kaj Tišljar estis ankaŭ intervjuita por aparta elsendo pri kulturo por la tutlanda slovena televido. Cheestis ankaŭ esperantistoj el Italio kaj sinjorino Edvige Tantin parolis nome de Triestaj esperantistoj. Jen kontakto al paĝaro de la MEP-ino Ljudmila Novak kun fotoj. Gratulu al ŝi.

http://www.ljudmilanovak.org/modules.php?op=modload&name=News&file=article&sid=467&mode=thread&order=0&thold=0