Articles by Zlatko Tišljar - Pajo
Orienteŭropa Davos - Ekonomia forumo en Krynica (Pollando)
-
Mi partoprenis dum du tagoj (11-an kaj 12-an de septembro) en Ekonomia Forumo en Krynica, kiu estas…
-
14 Sep 2008
KIAL MALMULTAJ SCIAS ION PRI ESPERANTO?
-
En la listo de Esperanto-sociologoj oni komentas la artikolon en Libera Folio pri kelkaj surstrataj…
-
12 Aug 2008
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 164 visits
Italoj ĝuas en siaj kongresoj
Jen miaj impresoj post la reveno de la 75-a Itala E-kongreso okazinta en Grosetto (suda Toskanujo). Italoj ĝuas en siaj kongresoj kaj aranĝas ilin kun multaj ludoj, festoj kaj abunda kulturo. Estas tradicio ke kadre de la kongreso oni organizas futbalan matĉon inter la E-junularo kaj la loka futbala teamo. Ĉi-foje la lokuloj venkis per 8:0, kio estis pli bona ol en la pasintjara kongreso. Mi rigardis la matĉon kaj opinias ke la e-ludantoj estis tute bonaj, nur ne kunordigitaj, ĉar ne ludis antaŭe kune. La malfermo okazis en salono de la monahejo de Sankta Francisko kaj krom la italaj festparolantoj parolis ankaŭ Sean O Riain pri strategio de EEU, en kiu gravan rolon ludas lernfaciliga faktoro de Esperanto. Ĉar kelkaj plendis ke la interkona vespero de estis bona interkona vespero, la prezidanto Corsetti proklamis la postmalferman matenan tempon: la interkona mateno. Oni alportis iom da manĝoj kaj trinkaĵoj kaj korte de la monahejo eblis interkonatiĝi. Kulture la kongrerso estis preskaŭ pli riĉa ol la universala kongreso. Ĉiutage bonaj koncertoj de korusoj lokaj kaj alilandaj, de individuaj kantistoj kaj prezentoj de novaj libroj. Kompreneble ke oni povis mallonge ekskursi kaj longe (postkongrese). Sed ankaŭ laboraj programoj abundis. Okazis aro da kursoj kaj ekzamenoj kaj la Eŭropa konferenco "Estonteco de la ideo pri eŭropa identeco" en kiu prelegis krom Sean O Riain, ankaŭ Renato Corsetti, Ranieri Clerici kaj mi. Mi prelegis pri la verŝajna lingva stato post 50 jaroj kaj pri Eŭropaj valoroj. La plej mirinda afero estis efektive la grandioza interesiĝo pri la kongreso far medioj. Ĉiutage almenaŭ unu el la programoj estis filmita de iu el lokaj televidoj, okazis pluraj radio- kaj televidaj intervjuoj kaj oni aperigis plurajn artikolojn en la gazetaro. Mi kredas ke malmultaj nacilingvaj E-kongresoj havas tioman atendon de la neesperantistaj publikaj medioj. Kroma rimarko: pli ol kutima estis la nombro kaj de gejunuloj kaj de blindaj esperantistoj. Interese, ke malgraŭ tio ke temis pri nacia kongreso, partoprenis esperantistoj el deko da landoj: entute ĉirkaŭ 150 partoprenantoj.
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Samtempe aperis la aktuala listo de la universitatoj, kiuj instruas Esperanton. La listo estas rezulto de plurjara, heroa laboro de S-ro Germain Pirlot.
Mi ŝatus inviti ĉiujn, kiuj povus/volus kunlabori kun la Internacia Laborgrupo "Lingvolanĉilo", bonvolu skribi al mia retadreso (forlasante la xxx-ojn).
Plej amike
D-ro Ludoviko Molnár
Hungario
ludovikoxxx@xxxt-online.hu
Sign-in to write a comment.