En la listo de Esperanto-sociologoj oni komentas la artikolon en Libera Folio pri kelkaj surstrataj enketoj pri Esperanto laŭ kiuj evidentas ke ege malmultaj homoj el ĝenerala publiko scias ion pri Esperanto. Andy Kuenzli plendas ke la medioj tro malmulte parolas pri ni. Jen mia opinio:

El la vidpunkto de medioj la E-movado estas absolute malgrava fenomeneto. Ekzistas
sennombro da grupoj  kiuj konsistas el kelkdekmil personoj (siatempe mi legis ke
ekzistas 50 milionoj da organizitaj putinoj en la mondo!). Sennombro da etaj
popoloj aŭ grupoj tute neniam aperas en la medioj.  Ni ne havas ŝtaton, ne
armeon - ni ne estas danĝeraj. Ni ne havas skandalojn kaj filmojn kun belulinoj,
neniu mortigas iun! Ni parolas iun  el miloj da lingvoj kaj eĉ lingvon
artefaritan! Tio estas la nura atrakcio, ke nia lingvo ne estas normala, sed tiu
atrakcio ne estas sufiĉe interesa por la amasoj.
Sekve de tio eblas konkludi ke la amasmedioj efektive multe pli skribas kaj
parolas pri ni ol ni meritas laŭ la logiko de nia influforto kaj atraktiveco. En
Slovenio ekzistas nur tri E-grupoj kaj pli-malpli 100 aktivaj esperantistoj. Pri
Esperanto nur en 2007 la gazetaro aperigis centon da artikoloj, la televidoj
havis kelkajn elsendojn (4-5), la diversaj radioj intervjuis plurajn
esperantistojn kaj menciis en kelkdeko da elsendoj Esperanton. Ĉu tio ne estas
mirakla? En Slovenio pasintjare eĉ tri-foje la registaro traktis la temon
Esperanto!
Kion ni faru pli por esti konataj de ĉiu civitano? Kial ni meritus tion?
Renato dirus: kiam  la landaj asocioj aktivos, ankaŭ ni estos konataj, kiam ni
havos instruadon en la lernejoj, oni scios pri ni.
Mi ne havas savrecepton, sed mi opinias ke indus provi la strategion de minaco.
Ni devus disvastigi la ideon (pri kiu cetere mi kredas) ke EU ne havas estonton,
se ĝi ne trovos respondon al sia identeca demando kiu estas ligita kun identeca
lingvo (lingvo kiel simbolo de komuna identeco) kaj tia lingvo devas esti
neŭtrala. Eble pro tio oni komencos trakti nian solvon kiel io grava.
Zlatko