Blazio Vaha aperigis en sia blogo www.ipernity.com/blog/34592/82979 poemon Postsosura susuraĵo, kiun mi tre rekomendas. La poemo tre plaĉis al mi. Ĝi sprite kaj beletre altkvalite donas difinon de lingvo. Ŝajne poetoj kapablas esprimi tion multe pli bone ol lingvistoj sciencistoj. Kvankam Blazio estas ankaŭ tio - sed lia poezia intuicio trovis difinon ege plaĉan. Aldone al la poemo li parolas pri la fakto ke esperantistoj daŭre devas batali kontraŭ la antaŭjuĝoj pri tio ke Esperanto estas morta lingvo, ĉar ekz. en Hungario oni havas oficialan decidon ke ĉiu studento devas havi ekzamenon pri du "vivantaj" lingvoj. Jen mia komento: Lingvo, kiel Blazio mem diris en la poemo, ne povas esti viva aŭ morta. Viva aŭ morta povas esti nur socio kiu uzas aŭ uzis iun lingvon. Ekzistis vere multaj socioj kiuj malaperis, mortis kaj kun ili malaperis iliaj lingvoj. Oni devas iel enkapigi al tiuj "sagacaj sciencistoj" ke tute ne eblas lingvojn klasi laŭ tio ĉu ili estas vivaj aŭ mortaj. Lingvoj povas esti HOMAJ aŭ NEHOMAJ (bestaj lingvoj, enkomputilaj teknikaj kodlingvoj...) Ĉiu lingvo parolata de homoj estas homa lingvo. Inter ili ni povas distingi inter nenormaj kaj normaj lingvoj. Granda plimulto de mondaj lingvoj estas nenormigitaj (nenormaj) kaj neskribataj. Nur kelkcento estas normigitaj (kiujn oni priskribis, kiuj posedas vortarojn kaj gramatikojn) kaj skribataj. Normigitaj estas tiuj kiuj estas sufiĉe fortaj (laŭ nombro de uzantaro kaj finance) kaj kies uzantoj tre konscias pri sia ekzisto, kulturo kaj identeco. Esperanto evidente apartenas al tiuj, ĉar ĝiaj posedantoj (esperantistoj) tre forte konscias pri sia ekzisto kaj identeco, ekzistas evidente sufiĉe granda nombro da ties uzantoj kaj finance ĝi estas sufiĉe forta (subtenas ĝian evoluon ĉefe relative riĉaj eŭropanoj).