Mi tre miras pri la ŝpruco de mistikaĵoj far esperantistoj (gepatra lingvo: lingvo de amo, sankta lingvo...) Mia gepatra lingvo estas vilaĝa dialekto de miaj gepatroj kiun mi parolis ĝis la lerneja aĝo. Poste mi iris al lernejo kie oni instruis al mi norman kroatan lingvon, kiu estis peza premo al mi kaj nur post 7-8 jaroj mi sukcesis bone skribi en tiu por mi malfacila lingvo malgraŭ tio ke oni diris al mi ke ĝi estas mia gepatra. Jes ja, tiuj (gepatraj) lingvoj estas ege gravaj ĉar ni uzas ilin kaj lernas en ili en la plej frua aĝo kiam ni plej rapide kaj efike lernas. Tial en ili ni vere povas bonege esprimi nin kaj certajn lingvajn sektorojn konas nur en ili. Sed malgraŭ ĉio, neniu "gepatra" lingvo estas mistikaĵo "de dio donita" aŭ "kun patrina lakto suĉita". La gepatran lingvon samkiel iun ajn alian ni devas lerni. Ni lernas ĝin de la ĉirkaŭaĵo. Se ĝi estus io "de dio donita" ni ne nevus lerni ĝin. Ĉiuj ni lernegas la gepatran dum multaj jaroj kaj malgraŭ tio granda plimulto restas duone analfabeta en ĝi. Simple ankaŭ la gepatra kiel ĉiuj aliaj estas artefaritaĵo kreita de certaj homoj kaj ankaŭ de ili plu ŝanĝata. Kiel mi pene lernis mian "gepatran" en la lernejo tiel ankaŭ mi iom post iom perdas ĝin - parte pro tio ke mi maljuniĝas kaj neofte uzataj vortoj simple malaperas el mia memoro kaj parte pro tio ke mi dum la lastaj 18 jaroj pli multe vivis en alia ĉirkaŭaĵo. Nun mi ne plu scias multajn vortojn de mia "gepatra" kiujn mi ne bezonis dum la lastaj 18 jaroj - ekz. vortoj necesajn kiam oni iras al banko kaj bezonas diversajn formularojn - ĉar ĉiujn monaferojn nun delonge mi faras nur en alia lando. Ankaŭ cetere intertempe mia baza patrujo ŝanĝiĝis (malaperis Jugoslavio kaj tie nun estas Kroatio) kaj en ĝi ankaŭ ŝanĝiĝas la lingvo - do vortoj kiujn mi konas, ne plu validas...
Kompreneble, ke malgraŭ tio ke la gepatra por mi estas nenia sanktaĵo kaj mistikaĵo, mi plene subtenas la klopodojn defendi ĉiujn lingvojn kaj batali por la lingva diverseco, kiu inkluzivas ne nur normajn lingvojn sed ankaŭ dialektojn, slangaĵojn ktp. Kial? Ĉar la multeco de lingvoj ne ekzistas pro ilia komunika funkcio. Se lingvo havus nur komunikan funkcion, oni jam en romiaj tempoj komprenus ke estas stulte havi multajn lingvojn sed per unu granda eblas komuniki en la tuta mondo. Dua same grava funkcio de lingvo estas la funkcio de identeca simbolo. Per lingvo ni identiĝas al kiu grupo ni apartenas - kaj ni ŝatas nian grupon ŝar en ĝi ni vivas kaj havas sekurecon kaj solidarecon. Ĉiu emocie rilatas al siaj lingvoj, kio inkluzivas siajn dialektojn kaj slangojn (ĉar ni ĉiuj havas multajn grupapartenojn) ne pro mistikeco de la lingvo mem sed pro tio ke uzante tiun lingvon ni montras nian fieron pri aparteno al certa grupo. Atakante mian lingvon aŭ malpermesante ĝin oni atakas mian grupon kaj ĝian rajton je ekzisto. Malpermesante al mi paroli mian dialekton instruante al mi norman nacian lingvon estas baza atako kontraŭ mia loka aparteno. Sekve mi plene subtenas batalon por konservo de ĉiu loka lingvaĵo paralele kun la lernata norma lingvo kaj poste kun la lernataj aliaj naciaj lingvoj. Tial mia baza starpunkto estas: Ĉiu kiel individuo havas la rajton decidi kiujn lingvojn kaj dialektojn li uzos por tiel esprimi siajn apartenojn kaj kiujn li forlasos, sed neniu grupo rajtas malpermesi uzon de iu ajn lingvo aŭ loka lingvaĵo dum ekzistas eĉ nur du homoj kiuj uzas ĝin. Lingvoj kaj lingvaĵoj daŭre naskiĝas kaj malaperas, ĉar naskiĝas daŭre novaj grupoj kaj mortas iuj malnovaj. Kiom longe vivos iu lingvo dependas de konscio de la grupo pri la senco kaj celo de sia ekzisto. Esperantistoj havas fortan identecsenton kaj konscion pri si mem kaj tiu lingvo ankoraŭ longe ne estos endanĝerigita. Tamen ekzistas multaj lingvetoj pri kies ekzisto preskaŭ ne ekzistas konscio de homoj kiuj uzas ilin. Tiuj sendube baldaŭ malaperos. La ĝenerala monda tendenco estas ke lingvoj sub la premo de globalismo ĉiam pli reciproke proksimiĝados, sed la natura eco de lingvoj ke ili estas interalie ankaŭ signo de grupidenteco ĉiam zorgos pri tio ke ektos diversaj lingvoj. Ĉiam pli proksimaj, sed ĉiam ankaŭ diferencaj.
Cetere la diraĵo ofte aŭdata "ĉiuj lingvoj estas specifa maniero ekkoni kaj esprimi la mondon" laŭ mi ne ĝustas. La strukturo de la homa cerbo estas la sama por ĉiuj homoj kaj tial ili havas la saman profundan strukturon de la maniero krei lingvojn (Chomsky). Pro tio ni povas lerni aliajn lingvojn kaj tradukadi, diference de tio ke ni ne povas uzi kaj tradukadi lingvojn de bestoj, char niaj cerboj estas diferencaj. Iom da komuneco ni tamen havas, ja la DNA de ĉiuj vivestaĵoj certaprocente estas la sama, kaj tial tamen eblas parta komunikado. Ĉiu el ni scias ke ni havas partan komunikadon kun niaj katoj kaj hundoj kaj aparte ke tiu komunikado kun simioj estas ankoraŭ pli ampleksa - sed tamen neniam ĝis la grado de eblo lerni aliajn homajn lingvojn.
Tial simple neniu lingvo havas apartan kapablon esprimi alimaniere la mondon ol iu alia. La mondon ni vidas diversmaniere ne pro alieco de lingvo, sed pro alieco de ĉies individua scio. Do, la neceso gardi la lingvojn ne venas de tio ke per ili ni alimaniere vidas ĉirkaŭ ni, sed pro tio ke per lingvo ni defendas nian grupapartenon kaj rajton vivi laŭ la kutimoj de koncerna grupo.