1. Difino de inter-kultura dialogo

 

 

Renkonto de diversaj kulturoj do estas  kolizio de diversaj vivkonceptoj kaj komprenoj de la vivosenco. Se kunvenas portugalo kaj bulgaro dialogo apenaŭ estas ebla. Portugaloj estas katolikoj, bulgaroj ortodoksoj, portugaloj estas latinida popolo kun latinida lingvo kaj latina skribmaniero, bulgaroj estas slava popolo kun slava lingvo kaj cirila skribmaniero, portugaloj lernis pri historio de sia popolo ligita al Atlantika regiono, bulgaroj lernas pri sia historio ligita al Balkana kaj nigromara regiono. Portugaloj kredas ke nepre oni defendu la poruglan kulturon kaj ne permesu ke ĝi estu damaĝata, bulgaroj ne havas ideon kial ili devus subteni la portugalan kulturon, ili nepre volas konservi la bulgaran kulturon kaj scias preskaŭ nenion pri la portugala.

 

 

Ĉu do eblas dialogo?

 

 

 

 

Sed unue ni difinu la nocion de kulturo. Laŭ mi KULTURO ESTAS GRUPA SPIRITO. Spirito ampleksas ĉiujn grupspiritajn produktojn en la sfero de arto, filozofio, ideologio, religio, moralreguloj, vivkutimoj... Tiusence samkulturaj estas ĉiuj kiuj havas gravan parton de sia eduko identan kaj povas rekoni sin reciproke per la lingvo (samkulturaj estas homoj de la sama nacio ĉar ili estas edukitaj laŭ la sama lerneja eduksistemo, sed samkulturaj povas esti homoj vivantaj dise tra la mondo kiel diasporaj judoj ĉar edukitaj per la sama moral- kaj religikodekso kaj samkulturaj povas esti homoj dise tra la mondo kiel esperantiastoj, edukitaj per la sama literaturo kaj ideologio de Zamenhof  per la t.n. interna ideo).

 

 

 

Interkultura dialogo estas reciproka egalrajta komunikado inter apartenantoj al divesaj lokaj, regionaj, naciaj kaj aliaj grupoj, kondiĉe ke ĉiuj apartenas al komuna pli supera grupidenteca konscio (filozofia, ideologia, eduka).

 

 

 

Interkultura dialogo funkcias kondice ke diversaj grupoj deziras krei komunan domon kun komuna vizio. Por atingi tion necesas junajn homojn eduki ne nur por sia baza aparteno ekz. la nacia, sed ankaŭ por la nova, komuna aparteno (ekzemple la eŭropa). Edukado por la komuna aparteno eŭropa signifas prezenti eŭropajn valorojn (kiuj ne estas specife naciaj). Tiuj komunaj valoroj laŭ mi estas antaŭ ĉio, ideoj pri grupa solidareco, paco inter nacioj, akcepto de malsameco kiel valoro, do klarigo ke diversaj nacioj kunhelpas kreon de io komune nova kaj ili estas por tio necesaj, principo de subsidiareco,  demokratio kaj sekulareco. Tiuj valoroj plej ofte ne estas valoroj de neeŭropaj popoloj. Se junaj homoj akceptos tiujn valorojn kiel ion gravan, per kio ni eŭropanoj povas kontribui al pli bona mondo, ili fieros pri tio esti eŭropanoj. En tiu kazo ni atingis la kondiĉojn en kiuj novaj generacioj facile dialogos kun aliuloj en EU. Francoj  interesiĝos pri estonoj, pri  ilia kulturo, ĉar ne temas plu pri iuj foraj nekonatoj sed temas pri niaj eŭropaj estonoj,  germanoj ŝatos turkojn en Germanio, ĉar ili estas same en niaj eŭropaj lernejoj kunedukataj, kaj do, niaj eŭropaj turkoj.

Se do ni komprenas interkulturan dialogon kiel komunikadon inter diversrasaj, diversreligiaj, diverslingvaj homoj kiuj havis komunan poreŭropan edukon, ni vidas ke tiam la interkultura  dialogo estas esenca por la fortikigo de eŭropa konscio kaj senkonflikta evoluo.

 

3. Strategioj kaj aktivecoj por fortigi la interkulturan dialogon

 

Enkonduki tiun edukobjekton necesas en ĉiujn eŭropajn lernejojn.

Post dudeko da jaroj la juna generacio tiel edukita ekgvidos EU-on kaj ne havos problemon pri interkultura dialogo. Ili ŝatos sian Eŭropon kaj ĉiujn kiuj estas ties parto kaj kiuj ĝin kunkonstruas. Sed ili pli bone povos komuniki ankaŭ kun ne-eŭropanoj, konsciante pri tio ke la homa valoro ne troviĝas en tio al kiu grupo li/ŝi apartenas aŭ kiajn eksterajn karakterizojn li posedas, sed en lia humanismo kaj rezultoj de lia laboro.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Por atingi tiun celon oni devas ellabori edukobjekton, kiun enkondukos ĉiuj eŭropaj landoj dum minimume du jaroj (en lastaj klasoj de  elementaj lernejoj) kaj kiu enhavos : komunajn eŭropajn valorojn, komunan neŭtralan identecan lingvon kiel ĉefan simbolon de reciproka ligiteco kaj bazajn konojn pri kultura kaj scienca kontribuo de ĉiu el eŭropaj popoloj al la propra evoluo kaj  al evoluo de Eŭropo kaj la mondo. Ĝi enhavu ankaŭ bazan konon de mondaj homaj rajtoj kaj humanismo.

2. La rolo de interkultura dialogo en konstruado de Eŭropa Unio

En tiu senco oni povas difini la interkulturan dialogon jene :

Nur se oni konstruas novan socion kaj ties ideologion, kiu ampleksas ĉiujn popolojn kaj ene de kiu oni edukas la homojn ne nur por la naci/regiona sed ankaŭ por la komuna identeco. Dialogo estas ebla ene de EU, se ĉiuj enkondukos en lernejojn apartajn edukobjektojn pri eŭropa konscio kaj identeco, ene de kiu oni lernos pri komunaj eŭropaj valoroj kaj interkonatiĝos  kun aliaj kun-kulturanoj. Oni povas konstrui dialogon en USONO se diversrasanoj estas edukataj por la samaj usonaj vivovaloroj. Oni povas konstrui dialogon inter homoj de tre diversaj vivlokoj kiuj legis la saman filozofian libron kaj akceptis ĝin kiel sia konvinko (ekz. Biblion, Koranon, Mao-Ze-Dong-ideologion, Marx-filozofion...).

Kiel do dialogi ? Oni ne povas dialogi aŭ pro tio ke oni ne povas paroli ne konante la lingvojn unu de la alia aŭ pro tio ke oni havas neniun komunan temon.

Diversaj kulturoj signifas antaŭ ĉio diferencan edukon kaj konduton, kio esence signifas diferencan komprenon de la vivsenco. Ĉiu socia grupo (sociologie grupo estas difinita kiel minimume du personoj) edukas siajn gejunulojn por ami la propran grupon kaj ties vivmanieron kaj vivkonceptojn, kio signifas, ke la gejunuloj estas edukataj por esti defendantoj de la propra grupo, defendantoj kiuj sincere kredos ke ilia grupo estas ege valora, valora je ilia sinofero kaj laŭbezone ankaŭ je viktimiĝo.