La 11-an de junio la delegitaron de esperantistoj okaze de la 10-a kongreso de EEU en Rijeka en kiu estis ankaŭ mi akceptis ŝtatprezidanto de Respubliko Kroatio Ivo Josipović en sia rezidejo en Zagrebo. En la delegacio estis Sean O Riain (prezidanto de EEU), mi, kaj Nikola Rašić kiel membroj de la estraro de EEU, Anto Mlinar, prezidanto de Kroatia E-Ligo, Spomenka Štimec, sekretariino de KEL, Đivo Pulitika, prezidanto de Kroatia E-Junularo kaj Boris Di Costanzo (prezidanto de LKK). Promesis veni sed lastmomente estis malhelpita honora membrino de EEU kaj nuna parlamentanino de Slovenio, Ljudmila Novak. Ĉeestis ankaŭ sekretariino de la ŝtatprezidanto, kiu notis protokole.
La akcepto estis posttagmeze kaj daŭris iom pli ol duonhoron. La prezidanto de EEU parolis esperante kaj interpretis Nikola Rašić. Ni prezentis la nunan staton de la E-movado kaj petis la prezidanton subteni nian proponon al buroo de Eŭropa Parlamento en Strasbourgo realgi unu eksperimentan Eŭroscola en Esperanto. Li promesis helpi.
Ni ankaŭ donis al li sugeston iniciati en Kroatio fondon de Nacia Konvencio pri EU laŭ la modelo de Slovakio kaj tiusence lasis al li materialon. En la materialo estis ankaŭ printita paĝaro el WikiTrans pri li en Esperanto, kio lin impresis. Parolante pri nia iniciato pri la europa himno en Esperanto, li ekinteresiĝis pri la esperanta muziko (li estas profesie muzikisto-komponisto) kaj petis sendi la informojn al li pri tio kaj sendi la E-an tradukon de la kroata himno. Tion mi tuj realigis la postan tagon, kolektante ĉion riceveblan pri profesia muzika kreado en E-muziko. Lia mesaĝo kiel aŭspicianto de la kongreso en Rijeka aperis en aprila numero de Eŭropa Bulteno en kiu li klare subtenas Esperanton.