Mi revenis el la ĉi-jara Somera E-Studado el slovaka Nitra kun agacaj sentoj.
Mi gvidis porkomencantan kurson. La tutan kursanaron de proksimume 20 personoj el deko da landoj oni disdividis antau mia veno al du grupoj. Stano Marček prenis 15-on da personoj kaj al mi restis 6. Mi laboris kiel kutime kun ili kaj prilaboris dum 6 tagtoj 5 lecionojn de la Zagreba lernolibro (estis du junaj slovakinoj Julia kaj Veronika, serbo Draško, usonano Jeff, katalunanino Noa kaj hungaro Lajos).
Kvankam en internaciaj kursoj estas malfacile komenci la kurson sen eblo klarigi ion ajn lingve, mi sukcesis superi tiun komencan problemon per iom da angla kaj miksaĵo de kroatslovaka kaj sen problemoj atingis la sukcesan finon tiel ke ĉiuj jam povis paroli el la kapo pri kiu ajn simpla temo, kion ni dokumentis filminte la lastan tagon ekzameneton dum kiu ĉiu devis dum tri minutoj paroli pri SES. Draško komence iris dum tri tagoj al kurso de Stano kaj poste venis al mi pro malkontento pri la metodo de Stano. Mi estis mirigita konstatinte ke li post tri tagoj eĉ ne sciis ke oni devas diri »estas«. Li ne bone tion aŭdis kaj diradis »este«. Mi sciis ke la lernolibro de Stano tute ne konsideras la principojn pri morfemofteco de parolata Esperanto kaj ne klopodas stimuli al aktiva parolado, dialogado kaj frazkreado, sed mi ne sciis kiel fakte Stano gvidas la kurson. Tial mi iris la antaŭlastan tagon al lia prelego pri lia »rekta« metodo. Kaj jen la kaŭzo por mia agaco. Li asertis ke li gvidas laŭ la maniero kiel la homoj lernas la propran lingvon, do sen klarigi ion ajn, sed nur parolante al ili en la lingvo. Iom lin helpas bildoj en tio. Sed kiel praktike li faras tion? Li montras bildojn kaj diras »Ĝi estas ĉevalo« kaj ĉiuj kolektive ripetas. Li montras amasegon da bildoj kun amasego da bestoj, mebloj, objektoj ĉiuspecaj inkluzive de inka plumo (kiun la nunaj gejunuloj neniam vidis) kaj legas: Ĉevalo estas besto. Plumo ne estas besto. Lernanto sidas en klasĉambro....
Dum tri tagoj li tiel tralegis montrante la bildojn al la kursanoj 50 paĝojn kun 17 lecionoj kaj kvincent tute neuzeblaj vortoj por la ĉiutaga konversacio. La akuzativo estas enkondukata post la 7-a leciono. Sed ne okazas dialogo, ne okazas demandoj, ne okazas interdiskutoj, ne okazas iu ajn klarigo de gramatiko. La kursanoj ripetas kolektive liajn vortojn.
Kaj li asertis ke la vortojn li elektis inter »plej oftaj vortoj lau rekomendo de la Akademio«.
Efektive temas pri mezepoka lernsistemo, kiam oni nur ripetadis kolektive kaj parkeras post multa ripetado tutajn frazojn sen kapabli mem paroli. Ne temas pri tio kiel la homo lernas sian gepatran lingvon, ĉar tie estas unu lernanto kaj multaj instruistoj, kiuj ne nur parolas sed ankau postulas respondojn, ne temas pri la vortoj elektitaj pro ofteco, ĉar la nura esploro pri la morfemofteco en parolata Esperanto estas tiu kiun mi faris en 1980 kaj la vortoj aplikataj de Stano enhavas nur 20% de tiuj vortoj – ĉio alia estas balasto kiu malfaciligas la lernandon kaj ne donas la eblon efektive uzi E-on.
Sed ne estas nur Stano kiu uzas terure neadekvatan metodon por komencantoj, estas ŝajne preskau ĉiuj tiel nomataj pedagogoj. Antaŭ kelkaj tagoj aperis unuaj kvin lecionoj en la reto de la kurso de Stefano Mac Gill (ĉefa respondeculo por instruado de UEA) pretigita por la 125-jariĝo de E. Tiu kurso estas eĉ pli terura ol tiu de Stano. Ĝi same uzas bildojn kaj do eliras el la sama logiko ke ne necesas ion ajn klarigi. Inter 200 morfemoj kiujn li uzas en tiuj 5 lecionoj 84 apartenas al la vortofteca listo (do estas necesaj), sed 116 estas komplete ekster la listo inter kiuj nekredeble strangaj kiuj vere al neniu komencanto povas esti utilaj kiel radiatoro, ananaso, modeltrajno, trako, drato, ghirafo, serpento, menso, revo....
En la tuta kurso dominas la vorto JEN. Ne trovighas iu ajn demandovorto, neniu formo de dialogado, eĉ komplete mankas akuzativo. (Akuzativa finaĵo estas la tria laŭ uzofteco, tuj post substantiva »o« kaj prezenca »as«.)
Kaj fine la lasta tiusenca tendenco de E-instruado: La plej fama reta paĝaro lernu.net forigis interalie la Zagreban metodon kiu estas la nura kiu uzas la morfemoftecan principon. La kaŭzo estas ke ĝi ne estis sufiĉe uzata. Kompreneble ke ne, ĉar oni ne sufiĉe ĝin reklamis, ĝi estis inter 6 aŭ sep ebloj elekteblaj kaj ne enhavis sufiĉajn interaktivajn ekzercojn. Novlernanto ne scias kio por li estas la plej bona kaj elektas laŭ bildoj au rekomendo.
En lernu.net oni enkondukas novan metodon kiu anstataŭos ĉiujn ĝisnunajn kaj kies celo estas lerni laŭ la celoj de la eŭropa ekzamena lingvokadro.Mi iom studis kelkajn komencajn lecionojn, kiuj baziĝas je teksto de Anna Lowenstein. La ideo estas tre bona. Ŝi verkis streĉan romanon kiu en la komenco uzas malmultajn vortojn kaj poste ĉiam pli vastigas la vort- kaj gramatiktrezoron.
Sed ankaŭ ĝi en la komenco malsanas de la sama malsano: Multe tro da vortoj en la unuaj lecionoj, tro da tiuj kiuj ne apartenas al la morfemofteco kaj sekve io kio malmotivigas la lernadon en la komenco pro neeblo rapide progresi. Cetere la ekzercoj kaj temoj de eŭropkadra sistemo celas ekzamenojn (A1, A2 ktp), ne la efektivan scion. Kaj la ekzamenoj estas direktitaj al praktikaj bezonoj de novveninto al alia lando, kiu devas akiri sciojn por ricevi laboron, plenigi diversajn ŝtatformularojn ktp. Tio por E estas plene sensenca, ĉar ja Esperanton ankoraŭ longe oni ne lernos por ricevi laborpostenon. Do, niaj kursoj devus celi laŭeble rapidan akiron de parolkapablo kiu per si mem stimulas al plia lernado kaj ne stimuli ke oni faru iujn ekzemanojn.
Konklude: la nunaj tendencoj en la E-instruado daŭre faras Esperanton same malfacila por atingi parolkapablon kiel iu ajn alia lingvo kaj tiel neniel montras ke E havas avantaĝon estante gramatike multe pli facila ol aliaj lingvoj. Per tiuj metodoj la novlernantoj ne atingas rapidajn sukcesojn, seniluziiĝas kaj ĉesas lerni. Tial el miloj da lernantoj kiuj komencas lerni E-on diversmaniere maksimume 1% kun la plej granda peristo lernas ĝin ĝis la kontentiga grado kaj iĝas novmovadanoj.
Mi dediĉis mian tutan vivon al E-instruado kaj komprenis ke E estas plej avantaĝa kompare kun aliaj lingvoj nur en la plej komenca fazo de la lernado. Ju pli profunde oni lernas, ĝi iĝas ĉiam pli komplika. Tial necesas instrui en unua grado tion, kio la unua grado estas. Kaj tio estas ĉirkaŭ 500 plej ofte uzataj morfemoj en la parolata Esperanto trovitaj en mia studo en 1980 kiuj kovras 95% de la tuta parolata korpuso. Malgraŭ tio ke tiu studo ekzistas jam 35 jarojn kaj ke poste neniu faris similan studon de PAROLATA (ne skribita) Esperanto, la pedagogoj plu daŭre fajfas pri tio kaj faras lernolibrojn arbitre miksante instruatajn gradojn.
Ŝajne ke la nura kaŭzo por tio estas la personaj ambicioj de verkintoj kiuj kredas ke ili mem ĉion scias kaj ne devas studi sciencajn verkojn pri tio. Aŭ ili kontentiĝas pri pedagogio kiun ili akiris en nacilingvaj fakultatoj studinte kiel instrui nacian fremdlingvon.