Antaŭ ne longe mi legis pri tio ke en regiono Wołyń en Ukrajnio dum la dua mondmilito la tieaj grekokatolikaj ukrajnoj masakris polojn kiuj loĝis tie amase (kelkcentmil masakritaj!!) pri kio ĝis nun ĉiuj polaj instancoj intence silentas, ĉar la politiko de post la dua mondmilito ne estis ke la poloj ekmalamu ukrajnojn sed rusojn. Eĉ la oficiala eklezio tre bone sciis tion sed intence silentis. Ĉiuj havis intereson malami la rusojn kaj konservi bonan rilaton al Ukrajnio. Jen politiko-putino (kiel diras malnova proverbo kroata). Do, signifas ke oni uzas diversajn historiajn teruraĵojn laŭbezone kaj la oficiala historio tute ne estas vera historio.
Mi supozas ke tiaj naŭzaĵoj ekzistis ankoraŭ en multaj kazoj, kaj ke verŝajne ne estas solvo fosi en ili dum jardekoj por daŭre rekrei malamojn, sed komenci pensi kiel kunmeti EU-on kiel federacian ŝtaton en kiu oni konstruos la estonton pro la bono de nuna kaj postaj generacioj kaj ne malkonstruos la estonton baze de ĉiuj eblaj teruraĵoj el la pasinto. Kiel ni povas krei EU se en ĝi enestas kaj Germanio kaj Francio, kaj ĉiuj eblaj nacioj kiuj daŭre en la historio militis, se en la naciaj historioj ni daŭre kulpigas aliajn naciojn kiel plenumantojn de teruraj popolekstermoj?
Eblas nur konstruante la estonton kaj lernante ke en la pasinto estis militoj kaj teruraĵoj nome de interesoj de elitaj tavoloj de ĉiuj popoloj kaj ke la kulpo ne kuŝas sur iu ajn popolo, sed sur politikistoj kiuj gvidis tiujn popolojn kaj se ili ne plu estas vivaj, oni ne plu parolu pri tiu pasinteco kiel io kion oni devus revenĝi. Dum ekzistas vivaj kulpaj politikistoj, oni juĝu kaj kondamnu ilin.
Sed se oni serioze enkondukus edukadon pri tio ke ne ekzistas kulpaj popoloj kaj ke la militojn kaŭzas nur avida elito de riĉuloj ĉu en unu aŭ en alia lando, tiukaze la popolo ne estus facile manipulita por malami iun popolon, do ne pretus iri al milito. Se iu komencus tian edukadon, tiu metus sin en pozicion esti liverita al alia lando kiu eluzus tion por ataki. Oni havus popolon ne preta al milito, do – ĉiu kiu plu edukadus la homojn laŭ malnova naciisma maniero povus facile submeti tiun popolon al sia rego. Tial neniu riskas esti la unua tiel edukanta sian popolon, kaj sekve daŭre ĉiuj havas naciŝovinisman edukadon kiu estas facile eluzebla por manipuli kaj mobilizi la homojn en kiu ajn milito. Mi timas ke ne estas iu ajn saĝa solvo por eviti militojn krom la malvarma milito inter du simile fortaj kaj danĝeraj kontraŭuloj.