Konsilio de EU akceptis mandaton por intertraktadoj pri la nova kadra interkonsento kun Rusa Federacio

 

Konsilio de EU por ĝeneralaj aferoj kaj eksteraj rilatoj akceptis la 26-an de majo en Bruselo mandaton por intertraktadoj pri la nova kadra interkonsento kun Rusa Federacio. La prezidanto de la Konsilio, slovena eksterlanda ministro d-ro Dimitrij Rupel substrekis ke la prezidantaro en la lastaj du monatoj forte klopodis je la plej alta nivelo por forigi la barojn kaj post preskaŭ dujara malprogreso sukcesis konfirmi la intertraktadan mandaton.

 

La ministro vizitisla 11-an de majo Vilnon kie li interkonsentis kun la litova eksterlanda ministro  pri kompletigo de la antaŭa teksto. Temas pri unuflanka deklaro de Litovio rilata al historio de konfklikto en Kartvelio kaj Moldavio.

Ministro Rupel dankis al ĉiuj ŝtatoj membroj pro konstrua helpo fine trovi la akcepteblan tekston. Li aldonis ke akcepto de la mandato estas bona signo por la supera kunveno inter EU kaj Rusio fine de junio kiam la unuan fojon renkontiĝos la plej altaj reprezentantoj de EU kun la nova rusa prezidanto Medvedev.

 

 

 

Vastigita Konsilio por ĝeneralaj aferoj kaj eksteraj rilatoj (GAERC) kunsidis la 26-an kaj 27-an de majo 2008

 

La kunsido okazis en tiel nomana pli vasta konsisto tiel ke ĝin partoprenis ankaŭ ministroj pri defendo kaj ministroj pri evoluo de EU.

 

Ili pridiskutis centre preparojn por la junia kunsido de Eŭropa Konsilio, kiu pritraktos la pritakson de ratifo kaj atingita progreso rilate metodon pri efektivigo de Lisbona traktato, la liberecon, sekurecon, politikajn konsekvencojn de altaj prezoj de la manĝaĵoj, socialajn kaj ekologiajn demandojn kaj Okcidentan Balkanon.

La eksterlandaj ministroj pritaksis la intertraktadojn pri Evoluiga programo el Doha kadre de Monda Komerca Organizo, la konkludojn pri la situacio en Somalio kaj Zimbabvo.

Ili traktis ankaŭ Irakon post la aprila vizito de la iraka prezidanto Nourija al-Maliki al Bruselo. Traktita estis ankaŭ la situacio en Kartvelio post la parlamantbalotoj en tiu lando la 21-an de majo.

Pollando kaj Svedio prezentis siajn ideojn pri tio kiel fortigi la eŭropan najbaran kunlaboron ĉe la orientaj bordoj.

 

 

 

 

 

Slovena prezidado salutas la ratifon de Lisbona tratktato en la Germana Parlamento

 

Slovena prezidado salutis la ratifon de la Lisbona traktato en la germana parlamento. Ĝis nun ĝin ratifis parlamantoj de Hungario, Slovenio, Malto, Rumanio, Francio, Bulgario, Pollando, Slovakio, Portugalio, Danlando, Aŭstrio, Latvio, Litovio kaj nun ankaŭ Germanio. Tiel la traktato estas konfirmita en pli ol duono da ŝtataoj-membroj de EU.     

 

La traktato donas fundamenton por institucia kadro kiu donos al EU potencon kaj efikajn rimedojn per kiuj ĝi povos fronti la nunajn defiojn. Ĝi estas bazo por estonto de EU kaj meritas subtenon de ĉiuj.

La traktato ekvalidos de la 1-a de januaro 2009 se ĝis tiam ĉiuj ŝtatoj membroj deponos la liston pri ratifo al la registaro de Itala Respubliko.

 

 

Ministroj pri medio de la grupo G-8 pri ŝlosilaj defioj de sia agado

 

De la 24-a ĝis la 26-a de majo okazis en Kobe en Japanio renkonto de primediaj ministroj el la grupo G-8 (ekonomie la plej fortaj landoj de la mondo). Partoprenis ankaŭ primediaj ministroj el la plej rapide evoluantaj landoj: Aŭstralio, Brazilo, Ĉinio, Hindujo, Meksikio, Koreujo kaj Suda Afriko kaj la slovena ministro pri medio kiel prezidanta ministro de Konsilio de EU pri medio Janez Podobnik.

La mondaj primediaj demandoj ricevas ĉiam pli da politika atento dum la internacia komunumo estas daŭre tro disa en siaj opinioj.

 

 

Kunsido de Konsilio pri ekonomiaj kaj financaj aferoj

 

Junia kunsido de Konsilio por ekonomiaj kaj financaj aferoj (ECOFIN), la lasta dum la slovena prezidado havos solenan aspekton ĉar dum ĝia komenco okazos festoj de du datrevenoj: 10-a datreveno de Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ESCB) kaj 50-a datereveno de Eŭropa Investbanko (EIB). Kiel kutime kunvenos ankaŭ grupo kiu uzas eŭron kaj okazos ankaŭ jarkunveno de guberniestroj de EIB.

La dutaga kunveno okazos la 2-an de junio en Frankfurto kiam kunvenos bankistoj de eŭro-regiono. Sekvos la solenaĵo de la 10-a datereveno de ECB/ESCB en Alte Oper (Supera Operejo) de Frankfurt. Vespere la ministroj forvojaĝos al Luksemburgio kaj per la malfermo de nova konstruaĵo de EIF prifestos la 50-jariĝon  de tiu banko.

La 3-an de junio la ministroj daŭrigos kunvenojn en Luksemburgio, unue la guberniestroj de la EIB, poste kunveno de ECOFIN.

Supozeble la ministroj akceptos konkludojn de la Konsilio pri financaj servoj  kaj raporton de la slovena prezidado pri progreso rilate la dosieron Pagipoveco2.

 

 

KALENDARO POR JUNIO 2008

 

01.06.2008 - 03.06.2008 Konferenco "E-justico kaj e-juro 2008"

02.06.2008 - 03.06.2008 Konferenco RELEX pri Eŭropa najbara politiko

02.06.2008 Eŭro-grupo

03.06.2008 - 04.06.2008 Konferenco “Efektivigantoj de evoluhelpo el novaj ŝtatoj membroj de EU: Spertoj, tendencoj kaj defioj”

03.06.2008 - 04.06.2008 Kunveno de eŭropa reto por malebligo de krimoj

03.06.2008 Triopo EU – Respubliko Suda Afriko

03.06.2008 COREPER I

03.06.2008 - 04.06.2008 Konferenco Europa listo pri novaj entreprenoj

03.06.2008 Konsilio pri ekonomikaj kaj financaj aferoj (ECOFIN)

03.06.2008 Politika kaj sekureca komitato (PSC)

04.06.2008 - 06.06.2008 Internacia konferenco "Retaj enhavoj de kreiveco"

04.06.2008 - 05.06.2008 Parta plenkunsido de Europa Parlamento - Prezentiĝo de reprezentantoj de la Konsilio antaŭ EP

04.06.2008 - 05.06.2008 Forumo de organizoj de civila socio de la Okcidenta Balkano

04.06.2008 COREPER I

04.06.2008 COREPER II

04.06.2008 Neformala kunveno de la Komitato 133 pri ŝtalo

05.06.2008 - 06.06.2008 Ministra konferenco »Instituciaj bazoj por dialogo kaj reciproka estimo«

05.06.2008 - 07.06.2008 Internacia konferenco: Kulturo en la reto

05.06.2008 Konsilio pri medio

05.06.2008 - 06.06.2008 Konsilio pri justico kaj internaj aferoj (JHA)

06.06.2008 Triopo EU – Brazilo

06.06.2008 Politika kaj sekureca komitatao (PSC)

06.06.2008 konsilio pri trafiko, telekomunikado kaj energio (TTE) - Energio

08.06.2008 - 09.06.2008 Kunveno de la Komitato por sekvado de la Bolonja proceso

09.06.2008 - 10.06.2008 Kunsido de altaj oficistoj de EŭroMed kaj Komitato EuroMed

09.06.2008 Triopo EU – Ĉinio

09.06.2008 - 10.06.2008 Interkultura dialogo kaj instruado pri evoluo – La rolo de la instruado rilate realigon de eŭropa interkonsento pri evoluo

09.06.2008 - 10.06.2008 Konsilio pri laborigo, sociala politiko, publika sano kaj ŝirmo de aĉetantoj (EPSCO)

10.06.2008 Pinta kunsido EU - USONO

10.06.2008 - 11.06.2008 Neformala kunsido de la Komitato pri medikamentoj por la uzo en humana medicino

10.06.2008 Konferenco “Agendo por daŭropova kaj konkurenckapabla europa turismo” kaj centrigitaj EU financaj instrumentoj por subteno al turismo

10.06.2008 - 11.06.2008 Politika kaj sekureca komitato (PSC)

11.06.2008 - 12.06.2008 Konferenco pri Eŭropa Sociala Fondaĵo (ESS) »Kontribuo de  Eŭropa Sociala fondaĵo al integriĝo de gejunuloj en la labormerkato«

11.06.2008 COREPER I

12.06.2008 - 13.06.2008 Neformala kunsido de ĝeneralaj direktoroj por supera edukado

12.06.2008 - 13.06.2008 Kvalito en movprogramo "Tutviva lernado"

12.06.2008 COREPER II

12.06.2008 Neformala renkontiĝo de ministroj pri laboro kaj socialaj aferoj en la tempo de la Konferenco de Internaciaj labororganizaĵoj "Digna enlaborigo de la junaj"

12.06.2008 - 13.06.2008 Konsilio pri trafiko, telekomunikado kaj energio (TTE) - Trafiko kaj  telekomunikado

13.06.2008 Kunveno de EU kunordigantoj pri ekologio

13.06.2008 EU konferenco je supera nivelo "Kune por la psika sano kaj bonstato"

13.06.2008 - 14.06.2008 Kunsido de financaj ministroj de G-8

14.06.2008 - 17.06.2008 Kunsido de financaj ministroj de EU kaj Azio (ASEM)

16.06.2008 - 18.06.2008 Europa forumo pri arkitektura politiko

16.06.2008 Aliĝkonsilio EU – Israelo

16.06.2008 - 17.06.2008 Konsilio pri ĝeneralaj  kaj eksteraj aferoj (GAERC)

17.06.2008 Aliĝkonferenco kun Kroatio

17.06.2008 Triopo EU – Afrika Unio

17.06.2008 Aliĝkonferenco kun Turkio

17.06.2008 - 18.06.2008 Plenkunsido de  EP - Prezentiĝo de la Konsilio antaŭ la EP

17.06.2008 Politika kaj sekureca Komitato (PSC)

18.06.2008 - 21.06.2008 8. konferenco Clearinghouse por JVE (SEEC) kun neformala renkontiĝo de ministroj pri defendo de Sudorienta Eŭropo

19.06.2008 - 20.06.2008 Eŭropa Konsilio

23.06.2008 - 24.06.2008 Prienergia dialogo EU-OPEC

23.06.2008 - 24.06.2008 Diskuto pri mediaj ŝanĝoj kaj internacia sekureco

23.06.2008 - 24.06.2008 Konsilio pri agrikulturo kaj fiŝkaptado

24.06.2008 Kunsido de la Komitato de EP pri ekonomiaj kaj monaferoj

24.06.2008 Politika kaj sekureca Komitato (PSC)

25.06.2008 COREPER II

26.06.2008 - 27.06.2008 Kunsido de la Komitato de regionoj pri politiko de teritoria kohezio (COTER)

26.06.2008 - 27.06.2008 Komitato por edukado

26.06.2008 - 28.06.2008 Neformala renkontiĝo de ĝeneralaj direktoroj pri fiŝkaptado

27.06.2008 Transdona kunveno (Oni transdonas la prezidadon al Francio)

27.06.2008 Ministra renkontiĝo de la energetika komunaĵo

27.06.2008 COREPER I

 

---------------------------------------------------------------------------------------------

ESPERANTO-REDAKCIO

 

 

DEBATO DE CAFEBABEL.COM EN BRUSELO: Multlingva edukado, ĉu nur por la elito?

 

En Les Halles Saint Géry en Bruselo okazis la 7-an de majo la debato sub la supra titolo.

Partoprenis inter aliaj  Leonard ORBAN, Komisionano pri lingvoj de EU,  Christian DUPONT, ministro pri edukado por franca parto de Belgio kaj  Henny-Annie BIJLEVELD, profesoro pri la nederlanda en la Libera Universitato de Bruselo.

temis pri publika debato kaj partoprenis interalie ankaŭ pluraj esperantistoj: Sean O Riain, Flory Witdoeckt, Maja Tišljar, Remy Sproelants... Kelkaj el ili ankaŭ partoprenis en la debato stariginte  demandojn rilatajn al Esperanto. Ŝajnas ke la esperantistoj eĉ troigis per la tro longaj diskutoj.

 

EKONOMIA EŬROPA FORUMO EN KRYNICA (POLLANDO)

 

Jam la 3-an fojon sinsekve polaj esperantistoj, ĉefe dank al la laboro de Halina Komar, organizas partoprenon de EEU en tre renoma Ekonimia Eŭropa Forumo en pola urbeto Krynica en septembro 2008. Tiu Forumo estas alternativa forumo por orienta Eŭropo, kontraŭpunkta  al simila Eŭropa forumo de la plej fortaj ekonomiaj landoj de la mondo en Davos (Svislando). Kutime partoprenas inter 1500 kaj 2000 gvidantoj de ekonomia sfero de orienatj EU-landoj kaj iliaj najbaroj (bankistoj, reprzenetnatoj de korporacioj, politikistoj kaj ĵurnalistoj. La nura NRO partopreninta en tiu elita socio ĝis nun estis EEU kun la reprezentantoj de junularo kiu organizis kutime la informbudon kaj EEU organizis unu el cento da rondtablaj debatoj. Ĉi-jare la forumo okazos inter la  10-a kaj 13-a de septembro sub la ĉefa temo: Europaj dilemoj: Centra Europo - Aktiva Partnero aŭ Pasiva Spektanto?"

EEU organizos debaton en kiu partoprenos 6-7 konataj esperantistoj inter kiuj Margareta Handzlik kaj Zlatko Tišljar.