Pasintan semajnon mi estis dum kvar tagoj en monasterio de Benediktanoj (katolika ordo) en Aŭstrio apud St. Gilgen proksime de Salzburg. Mi partoprenas en Eŭropa projekto kies celo estas esplori  kiuj en la reguloj de Sankta Benedikto de Nursia el la 6-a jarcento, laŭ kiuj ankaŭ nuntempe vivas Benediktanoj forte influis la nuntempajn eŭropajn valorojn. Partoprenas 3 edukinstitucioj por plenkreskuloj kaj la menciita monasterio. Por mi, kiu estas agnostikulo, estis aparte interesa sperto. Ni ne nur laboris komune, sed ankaŭ klopodis vivi en la stilo de la "frataro" de Benediktuloj. Tio signifas, ke ni jam je la 6,30 matene kolektiĝis en la preĝejo kaj partoprenis la meson, je la 7,15 havis gimnastikon, je la 8-a matenmanĝon, inter la 9-a kaj 11,30 ni laboris, je la 11,30 ni meditis, je la 12-a estis tagmanĝo, ekde la 14a ĝis la 17.30 refoje laboro, tiam vespera meso kaj poste vespermanĝo. Sed ni havis ankaŭ vizitojn al salzburgaj institucioj (ni vizitis tiean sinagogon kaj tagĵurnalon Salzburgaj novaĵoj). Fine de la aranĝo mi resumis mian sperton:

"En la jaro de interkultura dialogo mi komprenis la jenon: La interkultura dialogo per si mem ne estas  ebla. La benediktanoj ne sukcesis kaj ne povas konvinki min fariĝi kataoliko aŭ benediktano, samkiel mi ne sukcesas konvinki ilin fariĝi agnostikuloj aŭ eble esperantistoj. Ni do ne havas komunajn punktojn. Niaj diferencoj estas tiaj ke ni ne povas dialogi. Sed ni elektis super niaj apartenoj komunan celon, kiu donas sencon al la ekzisto de nia laborgrupo, la celon serĉi la eŭropajn valorojn kaj ni faris tion sincere, kore. Pro tio ekestis ne nur laborgrupo sed ankaŭ amika grupo en kiu mi inegris la benediktanojn kaj ili integris min. Havante komunan celon por nia grupo ni ekapartenis al tiu nova grupo en kiu ni reciproke ŝatas nin  kaj interesiĝas pri niaj diferencoj. En tia konteksto niaj diferencoj estas utilaj kaj interesaj. Ni restas en niaj antaŭaj grupoj sed ni kreis novan kiu havas komunan celon kaj ne ekskludas la antaŭajn apartenojn.

Samtiel por EU ni unue devas trovi kaj difini la celon, do la sencon de la ekzisto de EU. Poste la eŭropaj valoroj estos nur edukrimedo por firmigi la apartenon de eŭropanoj al tiu eŭropa komunaĵo pro ties senco kaj celo. Laŭ mi la plej elementa difino de  la celo (senco) de EU estas: Fortigi EU-on por ke ĝi fariĝu sufiĉe influa rilate la decidojn pri la sukcesa kaj daŭropova vivo sur la terglobo!

Por atingi tiun celon estas necesaj rimedoj:

a) Edukado de eŭropanoj por eŭropa konscio (edukobjekto en lernejoj kaj enkonstruo de edukaj elementoj en pluraj instruobjektoj) kies enhavo baziĝas je eŭropaj valoroj (vidu sube)

b) Elekti ĉefsimbolon kaj rekonilon de Eŭropanoj (neŭtralan lingvon, kiu nek estas lingvo de iu el eŭropaj nacioj nek de iu alia monda regiono)

c) elekti ritojn kaj ritsimbolojn: Eŭropan himnon kun teksto en eŭropa lingvo, eŭropan flagon kaj blazonon. 

Se Eŭropanoj akceptas tiun celon kaj rimedojn de EU, oni devas eduki novajn generaciojn pri la eŭropaj valoroj pro kiuj ili estos fieraj aparteni al eŭropanoj. Laŭ mi tiuj eŭropaj valoroj (do chefe tiuj kiuj nek estas specife naciaj de iu EU-nacio nek estas karakterizaj ekster Eŭropo) estas:

  1. Eŭropo de homrajtoj
  2. Soziala Eŭropo
  3. Solidareco
  4. Demokratio
  5. Eŭropu de unueco en diverseco (Diverseco kiel valoro)
  6. Subsidiareco
  7. Eŭropo kontraŭ diskriminado (Respekto por alispeculoj kaj aliagantoj)
  8. Eŭropo respondeca - por si mem kaj por aliaj mondopartoj
  9. Eŭropo de la Paco
  10. Eŭropo de tutviva lernado kaj de scienco
  11. Eŭropo de daŭropova evoluo
  12. Eŭropo de libera elekto de religio aŭ kredo (Sekulareco)"