EEU aperigas monatan informilon pri PREZIDADO DE SLOVENIO AL EU en Esperanto kaj en kelkaj aliaj lingvoj al kiuj retradukas ĝin el Esperanto esperantistoj. Ĝis nun aperis 5 numeroj en la pagharo de

www.europo.eu (poste alkliku "kampanjoj" kaj serchu EU-konsilio). La kvina numero nun estas retradukata  al pluraj aliaj lingvoj krom al la angla kaj la franca en kiuj lingvoj aperas ja oficiale ĉiuj informoj de la ŝtata slovena informmedio: www.eu2008.si. En julio transprenos la prezidadon Francio. Ni petas francajn amikojn en UFE esplori, ĉu ili povus entrepreni similan agadon: nome redakti baze de la oficiala portalo de la Franca Prezidado www.eu2008.fr esperantan informilon similgrandan kiel tiu slovena. EEU helpos per sia reto kaj ankaŭ sinjoro Leo de Cooman per reto de liaj amikoj retraduki ĝin al malgrandaj lingvoj ĉar ni opinias ke simile kiel Slovenio ankaŭ Francio ne aperigos informojn pri sia agado dum la prezidado en aliaj lingvoj krom en la franca kaj la angla. Ni nun aperigis la informon pri nia agado en slovenaj medioj kaj sciigis ilin ke ni petos pri la afero niajn francajn amikojn kaj ke baze de la agado de esperantistoj la slovena restos lingvo en kiu oni informados pri la agado de EU-konsilio ankaŭ post kiam Slovenio ne plu prezidos. Se esperantistoj ne faros tion, neniu faros. Do la rolo de la slovena kaj pluraj aliaj lingvoj inkluzive de kelkaj grandaj kiel la itala, germana, hispana kaj pola restos minora. Se UFE sukcesos trovi almenau unu membron kiu pretus redakti kaj traduki al Esperanto unu fojon monate tian informilon, ni povos en malgranda formo montri ke nur esperantistoj efektive zorgas pri tradukado de informoj pri la agado de EU al aliaj lingvoj krom la angla kaj mi kredas ke tiukaze tio provokos interesighon de diversaj medioj. La slovenaj instancoj nun komencas konsciiĝi pri tiu fakto. Dum la 6 monatoj kiam ili prezidis la slovena lingvo estis egalrajta kun la angla kaj la franca, sed dum postaj 13 jaroj ghi havos neniun signifon plu.

Zlatko Tišljar