La sukceso en lingvolernado dependas kiel en ĉiu lernado ĉefe de la motivo. La motivojn oni povas disdividi je du specoj: motivoj kiuj eliras el reala bezono kaj motivoj kaŭzitaj de premo (devigo de la ĉirkaua socio). La unuajn mi nomos: la veraj motivoj kaj ilin oni povas denove disdividi je du specoj:  motivoj kaŭzitaj de tuja kontentigo de iu bezono (ekz. infano en fremda ĉirkaŭo kiu nepre volas ludi kun infanoj kiujn ĝi ne komprenas, junulo kiu volas tuj paroli kun bela simpatia alilandanino parolanta nur de li nekompreneblan lingvon…) aŭ motivoj kaŭzitaj de klara konscia bezono pri komunikado (mi volas lerni lingvon de miaj usonaj parencoj kiujn mi retrovis, mi volas lerni lingvon de homoj kiuj simile pensas kiel mi...). La motivojn ligitajn al socia premo mi nomus motivoj de intereso (mi volas lerni por havi diplomon - ne por komuniki -, mi volas lerni por havi pli altan salajron - ne por komuniki...). Tiuj estas malfortaj motivoj kaj ne kondukas al reala scio de la lingvo, al scio kun kompetenteco, kun aplikkapablo. Verajn komunikkapablajn sciojn de Esperanto akiras  nur tiuj kiuj lernas por kontentigi siajn bezonojn (gejunuloj kiuj venas al Internacia Junulara Kongreso kun nur malmulta scio, homo kiu renkontis belan alilandan esperantistinon, homo kiu jam havas la propran filozofion, ke li volas fari ion por lingve faciligi la komunikadon en la mondo aŭ iel tutmondigi la humanismon kaj eksciis ke esperantistoj simile tendencas...)

Motivkatalizilo (motivigilo) plifortiganta la motivon (ĉu veran, ĉu motivon de intereso) estas la sukceso mem de la lernado. Eĉ se iu komencas lerni Esperanton pro kontentigo de iu intereso, sed havas rapidajn sukcesojn kaj havas ŝancon renkonti homojn el eksterlando kiuj parolas tiun lingvon, tiu ekhavos la veran bezonon, lia motivo de intereso transformiĝos al vera motivo.

Tial instruistoj kaj instruantoj de Esperanto devus nepre aranĝi kursojn tiel ke fina parto de la kurso  estas  partopreno en iu internacia Esperanto-aranĝo en kiu estos malmultaj samlandanoj kaj en komencaj instrufazoj oni devus uzi lernmetodojn kiuj ebligas tujajn praktikajn kapablojn per minimuma scio - do metodoj bazitaj je frekvencofteco (ekz. la Zagreba metodo), tiel ke lernanto tuj post la dua leciono kapablu mem krei frazojn uzeblajn en la vivo. Sen tio neniu pedagogia metodo atingos rezultojn kiuj kondukas al uzkapablo.

 Miloj da hungaraj diplomitoj kadre de la leĝo, kiu ebligas al ili agnoskon de kono de fremda lingvo, signifas apenaŭ kelkdekon da veraj uzantoj de la lingvo por kiuj la lingvo el sfero de materia intereso fariĝis bezono por komuniki.

Sen iu el la veraj lernmotivoj lernantoj povas atingi nur certagradan memoritan sed ne aplikeblan scion. Nur la veraj lernmotivoj menciitaj supre instigas la homon apliki plian necesan energion kiu la memoritan konon transformas al aplikebla scio, do al kompetenteco.

Dank al dio la samo validas ankaŭ por lernado de kiu ajn lingvo.

Tial la lerneja instruado de fremdlingvoj ĉie tra la mondo havas apenaŭ menciindan sukceson. La infanoj ne lernas pro vera bezono komuniki sed pro tio ke oni devigas ilin. Tio neniel povas konduki al sukceso.