La teorio de esperantistoj pri Esperanto kiel dua lingvo por ĉiuj – do kiel helplingvo por la tuta mondo estas nek ekonomie nek lingvistike pravigebla. Por ke iu lingvo fariĝu dua por ĉiuj necesas unue jura decido. Ĉiuj landoj devus kadre de UNO akcepti la decidon pri tiu lingvo. Se oni decidus kiel ĝis nun baze de  potenco, estas klare ke politike oni ne povus decidi pri unu el la ekzistantaj naciaj lingvoj pro tio ke estas multaj fortaj lingvoj batalantaj por la pozicio de la ĉefa.

Se oni elektus inverse – prenante iun el la plej malfortaj lingvoj (do, lingvon, kiu ne povus kontraŭstari la ŝanĝon de ties rolo), tiu estus neŭtrala (ekz. Esperanto aŭ iu lingvo de eta homgrupo) sed oni devus multe agi por kompletigi ĝin per necesaj terminoj kaj vortoj. Kial elekti lingvon nekompletan, se ekzistas lingvoj kompletaj?

Se tamen tia decido okazus kaj ĉiuj komencus lerni tiun lingvon en lernejoj kaj uzi ĝin en internaciaj rilatoj, kion farus multnaciaj kompanioj? Televidoj, gazetaro, libroeldonistoj, sciencaj publikaĵoj? Ĉu ili plu aperus en naciaj lingvoj atingante nur etan parton de la monda loĝantaro? Estas klare, ke la ekonomio baldaŭ post tia decido transformus tiun komunan lingvon al la UNUA lingvo, ĉar ja oni povas multe pli enspezi atingante per ĝi la tutan homaron ol per lingvo per kiu eblas komerci nur kun tre limigita nombro da aĉetontoj.

Logika estus la jena evoluo posta: En regionoj, kie okazos teritoriaj integriĝadoj, kie pluraj ŝtatoj kreos ekonomiajn asociiĝojn kaj iom post iom pli vastajn federaciojn laŭ la ekzemplo de EU (en Afriko, Azio, Latinameriko…) oni elektos neŭtralajn komunajn lingvojn ĉefe laŭ la ekzemplo de Indonezio – baze de iu malgranda lingvo oni konstruos  gramatike pli simplan kaj novan naŭtralan komunan lingvon de la koncerna teritorio aŭ federacia ŝtato. EU verŝajne agos same. Post 100 jaroj en la mondo konkurencos inter si kiel lingvoj regione fortaj la angla (reprezentante nordan Amerikon kaj Aŭstralion), la ĉina (reprezentante

Orientan Azion), la aŭropa (supozeble Esperanto), la indonezia, la araba, suahilia kaj iu plia nova afrika lingvo, verŝajne iu nova turktipa lingvo kiu ligus  diversajn centroaziajn teritoriojn en sudo de eksa Sovetio kaj la hispana en Sudameriko. En Bharato la evoluo estas neklara. Povus esti disfalo de tiu lando kaj fortiĝo de kelkaj nunaj grandaj lingvoj de la hinda teritorio kaj  kaze de nedisfalo fortiĝo de la hinda angla. Depende de la ekonomia forto de la regionoj la rolon de internacia (dua) lingvo en la mondo dividos inter si la angla kaj la eŭropa. La plej grandaj perdontoj tiunivele estos la franca, la rusa, la portugala kaj la germana, kiuj perdos sian internacian rolon ankaŭ regionnivele.

Unu tutmonda lingvo kiel dua kaj helpa neniam realiĝos. Ekonomie tia lingvo transprenus la pozicion de unua lingvo kaj endanĝerigus la naciajn – kion oni ne permesos. Lingvistike ĝi ne estas ebla, ĉar lingvo estas kompleta nur se ĝi plenumas ambaŭ rolojn: la komunikan kaj la identecan. Tutmonda komuna lingvo ne havas identecan funkcion, char se ĉiuj parolas unu lingvon,  tia grupo ne havas komparan grupon de kiu ĝi diferenciĝas.

Fortaj regionaj lingvoj kun certagrada regiona internacia rolo suferos de disdialektiĝo (kiel la usona, brita, aŭstralia, hindia, niĝeria, novzelanda kaj aliaj variantoj de la angla), same la eŭropa Esperanto havos memstaran evoluon en kelkaj neeŭropaj landoj, kiuj ĝin uzos. En scienco kaj internacia komerco ĉiuj devos scii Esperanton kaj la anglan kaj en unuopaj regionoj la regionan lingvon kiel la ĉina, araba…

Sekve, Esperanto ne povas fariĝi monda dua lingvo, sed ĝi havas realan ŝancon fariĝi la ĉefa (unua) lingvo de EU kaj tiel la konkurenca lingvo apud la angla je internacia merkato.

Tamen, se EU ne kapablos kompreni tion kaj elektos la vojon de eksa Sovetio (trudi la plej fortan lingvon), ĝi ne ekzistos post 100 jaroj kaj havos neniun rolon en la monda evoluo.