Pri tiu temo Claude Piron verkis multon el psikologia vidpunkto. Mi vastigas tion al psikosociologia aspekto.

La mondo ne akceptas Esperanton pro du kaŭzoj:

a) char homoj ne kapablas akcepti ke io estas bona kaj ebla, se ili estas edukitaj kaj pro tio konvinkitaj ke tio ne estas ebla. (Escepte por gejunuloj ne validas tiu chi legho kaj ili povas akcepti logikajn argumentojn, kiam ili ankoraŭ ne estas tro sub la rego de la ideologia konvinko). estas amaso da kazoj kiuj tion pruvas: Homoj ne kredis longe ke aviadiloj flugas, char oni eduke konvinkis ilin ke tio ne eblas, homoj longe ne akceptis Kopernikan komprenon de la sunsistemo, char oni konvinkis ilin pri la kontraŭo...

b) char la naciaj shtatoj edukas ideologie siajn civitanojn ekde la plej juna agho ke la plej grava afero estas ilia propra patrujo kaj popolo kaj tiusence nur la naciaj lingvoj estas io natura kaj escepta. Esceptecon oni povas argumenti per tio ke oni ne konas la veran komencon - do temas pri io mistika kaj nepruvebla. Se la homoj ne kredus tion, ili ne havus alian mistikajhon kiel pruvilon ke la propra nacio estas la nura natura afero kaj ke sen ghi ne eblas vere kvalite vivi. Tiu ideologio ebligas al la naciaj shtatoj komenci militojn, kiam la gvidantoj taksas tion avantagha por si. Homoj edukitaj tiel subkomprenas ke lingvo artefarita neniel povas esti samkvalita kiel la nacia (char ghi ja ne estas mistika - de dio donita) kaj konsideras homojn kiuj okupighas pri tio nesufiche inteligentaj aŭ almenaŭ nesufuiche realaj.

Shanghi tiajn konvinkojn simple ne eblas per persvadado aŭ argumentado. Homo mem pro siaj spertoj foje komprenas ke liaj antaŭkonvinkoj (antaŭjughoj) estas malghustaj sed tio okazas tre malofte.

Tial mi ne klopodas konvinki iun ajn plenkreskulon pri valoro de Esperanto, sed prezentas nur ciferajn aspektojn pri Esperanto aŭ simple ĉesas diskuti pri tio. Mi agas inter gejunuloj kaj gvidas kursojn por ili. Feliche multaj gejunuloj ankaŭ mem trovas Esperanton en interreto kaj esperantistighas.