En germana gazeto aperis intervjuo kun lingvisto Klein lige al la Tago de Europaj Lingvoj pri danghero ke la germana malaperu. Mi reagis jene:
La artikolo ne portas ion novan. Kelkaj asertoj estas pli malpli absurdaj. Li diras ke ekz. genroj en la germana kaj deklinacio de adjektivoj estas bizaraj. Chiuj slavaj lingvoj kaj supozeble ankau multaj aliaj havas tion. Li asertas ke la angla gramatiko estas pli simpla. Jes vere, sed du malfacilajhoj superas tiun facilecon: La multaj idiomoj (do multsignifeco de vortoj ) kaj la maniero skribi tiom malfaciligas la anglan ke entute ghi au estas same malfacila au ech pli malfacila.
Lingve do oni povas riprochi nenion al la germana nek doni avantaghon al la angla. Pri sukceso au malsukceso de evoluo de iu lingvo zorgas politiko, rilatoj de potencoj kaj zorgo pri nacia konscio.Esperanto progresas kaj evoluas malgrau tio ke ghi nek havas politikan, nek ekonomian nek armean forton, sed ghi havas fortegan memkonscion pri esperantiusteco. Do chefa forto de iu lingvoi estas forto de identeco de ties popolo.
Ke lingvoj malaperas ne estas surprizo. Tio okazis chiam en la historio. Sed daure ekestas novaj kaj grandaj disfalas je multaj dubvariantoj (la angla nuntempe ekzistas en centoj da variantoj kiuj estas fortaj kaj kiuj kreas la propran kulturon kaj en miloj da variantoj kiuj vivas dialekte kaj kiuj ankau malaperos. Same la hispana kaj vershajne ankau aliaj lingvoj.
La latina kiu regis kiel lingua franca dum 2 mil jaroj tamen ne nur mortis kiel viva lingvo sed ankau chesis havi funkcion de lingua franca dum popoloj en teritorioj de Roma Imperio havas tre forajn variantojn de la latina, kiu fakte tiel disfalis.
Sekve estas stulte timi pri malapero de grandaj lingvoj kiel la germana. Se ghi kiel multaj estos pli au malpli sub influo de la angla (au china en la estonto), tio ankau estas normala lingva evoluo. Chiuj lingvoj estas parte autoktonaj kaj granparte miksajhoj kun lingvoj kiuj ilin influis.
Kaj ankau la anglan atendas tempo de malfortigho kaj perdo de poizicio de lingua franca .- versjane baldau.