La tuta popolo perdis kredon al estonto
Sed gajnis fidon al dioj de la pilko.
Amasoj euforie forgesis la propran realecon
Kaj frenezis kelkajn tagojn
Por festi sian futbalan teamon.
Sed la profundajn sentojn pri chionpovo
Baldau anstatauos la griza chiutago
La rughblankaj kvadratetoj ighos timo
Pro foriro de la junaj familianoj.

(La 4,3 miliona popolo jam perdis preskau duonmilionon da loghantoj pro manko de laborlokoj kaj plej koruptaj politikistoj en EU char ili sukcesis dum dek jaroj sinkigi la ekonomion de tiu lando al la lasta pozicio en EU (antau 10 jaroj ghi havis 7-8 poziciojn pli supre).