Mi estas leganta tre interesan libron HOMO DEUS de Juval Noah Harari en kiu la aŭtoro baze de konstato ke la homaro en la ĝisnuna historio fine venkis la tri ĉefajn problemojn: malsaton, epidemiojn kaj pli-malpli ankaŭ la militojn, nun serĉas novajn celojn. Laŭ li tiuj tri novaj celoj estas/estos: serĉi eternecon por la homa vivo, trovi staton de daŭra feliĉo kaj fine kapabli regi la kompletan naturon, do fariĝi dio: (homo Deus). Mi ne polemikos pri la evidenta fakto ke tiuj tri celoj ne nur estas utopio sed ankaŭ sensencaj, sed pri la kaŭzo kial grandaj pensuloj de la nuntempo ankoraŭ povas tiel pensi.
La nuna ĝenerala filozofio estas misa pro la forta influo de novlibersima kapitalismo, ĉar ĝi daŭre kredigas la tutan pensularon de la nuntempa „civilizo“ ke homo estas antaŭ ĉio racia individuo kaj ke tio difinas ĉion. Ili komprenas la sociologian konstaton ke homo estas socia estaĵo nur kiel interhoma kunlaboro baze de interesoj.
Ili simple neniel konceptas ke homo estas kompleksa kreitaĵo kies ĉefa konsisto estas ke li samtempe estas kaj individuo (kiu zorgas pri si mem) kaj socia estaĵo kiun regas emocioj kaj instinktoj kaj kies efektivaj celoj kaj vivsencoj ĉiam estas agi por socioj en kiuj li estas membro. Tiusence mi ree iom pripensis la manierojn kiel homo funkcias kiel socia estaĵo.
Unua fazo de homa sociiĝo estas kiam li naskiĝas kaj sentas sin unueco kun sia patrino, ŝia varmo, tuŝo kaj ĉeesto. Simila samemocia (neracia) estas posta evoluo kiam li iĝas iom post iom membro de proksimaj grupoj en kiuj li konas ĉiujn membrojn (familio, amikoj, hejmaj bestoj…) Tie la apartensento kiun ni enhavas en niaj genoj (ni simple ne povas ekzisti sen kunesti kun iu alia – ni mortus pro soleco kaj tristo) ekestas pro konfido al la proksimuloj al kiuj ni fidas kaj estas plene konvinkitaj ke ili deziras al ni bonon kaj helpas nin.
En la fazo kiam la homa psika evoluo atingas konscion, li iom post iom eniras pli vastajn komunumojn kiel urbano, religiano, naciano… en kiuj li ne povas koni ĉiujn membrojn kaj lia apartensento ekestas pro la eduko de la ĉirkaŭa socio.
Do, oni povas diri ke esti socia estaĵo dependas ke eksteraj sociaj cirkonstancoj.
Unuanivele estas konvinkoj kiuj kreas fidon kaj grupoj en kiuj ni estas pro nia konvinko kaj fido evoluigis ideologiojn (konvinkarojn) pri tio kial tiuj socioj estas gravaj kaj kial oni devas esti solidara kaj subteni ilin. Tie regas ideologioj sen dogmo. Oni povas dubi kaj forlasi ilin.
Pli supera formo estas edukoj por ideologioj kun dogmo kiuj malpermesas dubi kaj tiuj evoluigas kredojn. Temas pri religioj, ekstremaj naciismoj kaj fanatismoj inkluzive de ŝtata fanatismo. Tie estas malpermesite dubi kaj tiuj grupoj postulas de la individuoj absolutan obeon. Pro tio la homo daŭre ankaŭ estonte neracie kondutos kaj la politikoj de ŝtatoj, religiaj institucioj kaj gvidantoj de sektoj konstante zorgos pri konfliktoj kaj interbataloj je la rando de memdetruo. En tiu senco oni ne povas racie ŝanĝi la homon kaj ne povas krei idealajn statojn de daŭra feliĉo, senkonflikteco en kiu eblos longega (miljara aŭ pli) vivo kaj kompreneble neniel eblos daŭre subigi al si ĉion kaj iĝi dio. La homo multe pli frue kreos kaoson en la mondo ĝis memdetruo pro malekvilibro en la mondo kiun li jam forte kaŭzis. Feliĉe por la mondo, ĉar la monstron evoluintan sur la terglobo, kiu jam detruis sennombron da vivospecioj kaj ŝanĝis klimaton kaj malpurigis la naturon tiukvante ke li ne povas plu plibonigi tion, la naturo eliminos.