Mi aŭskultis radio-elsendon pri novaj eŭropaj balotoj sekvajare. Eŭropaj fakuloj parolis pri EU kaj balotoj kaj poste oni invitis aŭskultantojn prezenti demandojn kaj opiniojn. Katastrofo! Ĉiuj parolis terure negative pri EU. Unu el la gastoj diris ke evidentas ke la kroataj civitanoj scias nenion pri EU kaj ĝia funkciado. Dum la elsendo oni aŭdis ke la enketoj en Kroatio diras ke ĉirkaŭ 35% de la civitanoj subtenas EU kaj meza subteno en EU ĝenerale estas iom pli ol 60%.
Efektive, kroataj civitanoj scias nenion pri EU kaj sentas ĝin kontraŭa al iliaj naciaj interesoj. Kial?
La respondo estas simpla. Ekzistas praktike nenia informado kaj edukado por EU. En la televido ekzistas neniu elsendo regula pri EU, en radio nur unu duonhora elsendo unufoje semajne matene. En la medioj ĝenrale oni parolas pri EU nur kiam temas pri iu negativa informo. La ŝtato havas absolute neniun planon por eduki la civitanojn kaj ankaŭ la politikistoj praktike ne interesiĝas pri EU krom pri mono kiun ili devus ricevi de EU.
Kiu havas ĉefinfluon al la civitanaro? La katolika eklezio kiu ofte rekte sed ĝenerale malrekte prezentas EU negative.
Ĉar mi estas konvinkita ke simila situacio regas en plimulto de la ŝtatoj kiuj en 2004 kaj poste envenis EU-on, la poreŭropa etoso ne ekzistas dank al tio ke EU tute ne pensas ĝuste pri komuna eduko en ĉiuj EU-lernejoj. La homoj ne scias pri la bazaj efektoj de EU kiuj esence gravas por la estonto de ili kaj iliaj infanoj: Nur dank al EU ne estis en Eŭropo granda milito jam pli ol 70 jarojn. Atingaĵoj kiel libera vojaĝado kaj komuna mono faras la vivon al ĉiuj neimageble pli simpla ankaŭ al tiuj kiun kraĉas sur ĝin. Iuj el la civitanoj diras ke EU kulpas ke el Kroatio foriras junaj fakuloj al aliaj landoj ne komprenante ke nekapablo de la kroataj politikistoj kaŭzis malekziston de laborlokoj en Kroatio kaj dank al EU tiuj gejunuloj havas alian ŝancon…
Se EU ne rapide konsciiĝos pri tiu grava problemo, manko de komuna eduko kaj en lernejoj kaj en publikaj medioj de ĉiuj landoj ĝin vere atendas katafrofa estonto. Ĉu almenaŭ EDE ne devus atentigadi pri tio?