Mi legas ke Usono renovigas sian Duan Floton kiun ĝi nuligis antaŭ 7 jaroj por ŝpari. Por kontroli nordan Atlantikon kaj havi ŝirmon kontraŭ Rusio.
Trump realiagas komplete inversan politikon ol li promesis: ke li faros Usonon unua en la mondo per konkurencado sur la monda merkato kaj ke li malgrandigos esence kostojn por la armeo. Nun li faras komplete la kontraŭon: Li enorme kreskigas la kostojn por la armeo kaj ne zorgas pri komerca konkurenco sed enkondukas ŝirmdoganojn kaj minacas diversajn landojn se tiuj estas konkurencpovaj per siaj armiloj.
Trump montriĝis denove pupo en la manoj de usona financa elito, kiu evidente konstatis ke estis granda eraro detrui la komunismon en Orienta Eŭropo. Post tio ili ne plu havis videblan danĝeran malamikon kaj evidente Usono ne povas resti unualoke an la mondo sen sia enorma armeo kaj por tio ili devas konvinki la popolon ke ekzistas tre danĝera malamiko.
Jen reveno al malnova malamiko: Moskvo. Kial? Ĉar Rusio ne obeas rilate komercajn ideojn de Usono kaj ne permesas esti subjugita, kaj tamen estas sendube plej armita forto en la mondo post Usono. Kvankam esence por Usono multe pli danĝeras Ĉinio (ankaŭ Hindujo), ili elektis Rusion ĉar estas plej simple propagande mensogi pri ŝtato kiu havas nukleajn armilojn kaj evoluigas novajn potencajn armilojn. Estas ankaŭ bezono neŭtraligi tiusencan rusan evoluon kaj laŭeble malfortigi ilin.
Se estus restinta la komunismo, ili ne havus novajn problemojn devi elpensadi kaŭzojn pro kiuj rusoj estas mondaj diabloj.
Sekve Usono okupiĝas pri konstruo de nova malvarma milito. Kaj nun vere ne plu temas pri defendo de okcidentaj valoroj (laŭdire pli valoraj ol la orientaj) sed pri defendo de Usona Imperiismo.