Unu el la proklamitaj valoroj de Europa Unio estas subsidiareco. Ne multaj fakte scias kion signifas la malnova termino de subsidiareco en nunaj modernaj cirkonstancoj. Temas fakte pri decidrajto (rajto pri suvereneco) kiu povas esti au centrisma (kiam la decidrajton havas centra supera organo (reĝo, al kiu triun rajton disponigis dio, centra organo de la shtato ks.) aŭ subsidiareca, kiu estas kontraŭa principo laŭ kiu la bazan decidrajton havas pli bazaj niveloj de la socio. En unua kazo la centra decidulo (suvereno) havas de dio donitan rajton decidi pri la tuta ŝtato kaj decidi kiom da tiu rajto li (ĝi) disponigos al iuj organoj aŭ homoj en suba hierarkio sub li (ekz. al guberniestroj kiuj denove decidas pri pli subaj organoj…) Subsidiareco principe signifas ke la plej malgranda socia grupo havas la bazan rajton pri suverena decidado, ekz. la familio. Familioj en certa regiono decidas pri unuigho je pli supera socia nivelo, ekz je la urbo kaj inter si interkonsentas kiom da suvereneco ili donas al la urbo kaj kiom restas che ili. Poste la urboj kreas regionojn interkonsente kaj decidas kiom da suvereneco ili transdonas al la regionoj kaj la regionoj kreas subsidiare (interkonsente) la ŝtatojn, kiuj poste povas krei federaciojn, ŝtatunuiĝojn same tiel interkonsente.
Tio signifas ke iu familio simple ne volas esti membro de sia urbo kaj volas neniom da siaj decidrajtoj transdoni al la urbo kaj oni ne rajtas devigi ilin, kvankam tio apenau povas okazi, ĉar ja familio sen ricevi servojn de la pli supera socia organizo ne povas funkcii nuntempe. Urboj povas decidi ke ili ne volas transdoni parton de sia suvereneco al la regiono kaj ŝtato. Tio ja okazas multfoje ĉar ja ankaŭ nun ekzistas multaj urboj-ŝtatoj (San Marino, Monako, Andoro, Liĥtenŝtejno….). Tamen plimulto asociiĝas kun sia regiono kaj kreas malgrandan regionŝtaton (Luksemburgo, Malto…). Fine regionoj kreas ŝtatojn. Tamen en la nuna historio ne funkciis la principo de subsidiareco sed la principo de centrismo, ĉar ja novaj ŝtatoj ne kreiĝis pro interkonsento inter regionoj kaj urboj, sed pro konkeroj de pli fortaj ŝtatoj, kiuj devigis venkitajn regionojn aŭ ŝtatojn akcepti la superecon de la konkeranto kaj la suverenajn rajtojn de la centrisma reganto, kontraŭ ties volo.
Nun en EU, malgraŭ la principa deklaro ke la esenco de suvereneco estas subsidiareca principo, tiu principo funkcias nur je la plej supera el la sociaj niveloj, nome inter la ŝtatoj. EU ne estis kreita per konkerado de unu fortulo, sed unue per interkonsento inter 6 fondŝtatoj kaj poste per libervola aliĝo de novaj membroj kiuj interkonsentis kiom da sia suvereneco ili donos al EU kaj ekde tiu momento kunkreas kun la aliaj membroj jurajn kadrojn por plua evoluo kaj la novaj aliĝantoj devas unue akcepti jam ekzistantan juron.
Sed je regiona nivelo regas centrisma sistemo. Neniu nuna ŝtato en EU estis kreita per subsidiara interkonsentado de regionoj kiuj enestas en ĝi. Ĉiuj iĝis membroj perforte, kontraŭ la volo de la tuta popolo en iu regiono aŭ urbo (inkluzive de novaj ŝtatoj kiel Kroatio, kiu iĝis post milito en Jugosalvio, sen demandi la popolon ĉu ili volas esti en Kroatio aŭ ne). Pro tiu ĉi kontraŭdira fakto ke la subsidiareco ne aplikiĝis je regiona nivelo ni havas regionajn kaj minoritatajn problemojn ĉie en EU.
Mi kredas ke la problemoj kiaj la kataluna, skota ktp, estus juste solveblaj nur per enkonduko de subsidiareco en la unuopaj ŝtatoj. Ĉiu ŝtato kiu nun konsistas el diversaj regionoj devus fakte komenci proceduron de diskutado inter tiuj regionoj kiom da suverenaj rajtoj pri decidado ili pretas transdoni al la ŝtato kaj interkonsente decidi ĉu ili volas resti en tiu ŝtato (sub la interkonsentitaj kondiĉoj) aŭ ne. Post tiu procedo interkonsentadi kaj referendumi verŝajne plimulto de regionoj restos en la nunaj ŝtatoj kun iom da esceptoj de regionoj kiuj preferos sendependecon kaj la propran ŝtaton.
Post tio novaj ŝtatoj ekestintaj pro sendependeco de iuj regionoj denove devos interkonsentadi kun EU por aliĝi kaj interkonsente eniri la Eŭropan Union.
En tiel organizita EU, kiu funkcius laŭ subsidiara principo pri decidrajtoj (do laŭ jura sistemo kiun kreis la homoj) kaj ne laŭ centrismo (kiu ja estas rezulto de historia religia kompreno ke la decidrajton donas dio al la suvereno) ne plu povus okazi problemoj kiajn nun havas Hispanio, sed ankaŭ pluraj aliaj aŭropaj ŝtatoj.