Meze de aŭgusto mi aperigis en mia Ipernity blogo Meditadon pri la morto kaj antaŭ tri semajnoj mi havis okazon renkontiĝi kun mia animo. Tre stranga aserto de racia kaj nereligia persono. Okazis jene: Mi fortege malsaniĝis pro pulmonito kombinite kun sepso kaj mi estis mortanta. En la hospitalo oni tuj aplikis artan senkonsciigon, induktitan komaton kun daŭra uzo de anesteziloj kaj antibiotikoj. Mi restis en stato de duonmortanto dum unu semajno en slovena hospitalo en Novo Mesto. Estis bonŝanco ke la pulmonito estis kaŭzita de iu bakterio kaj ne de virusoj. Tial la metodo de kuracado fukciis kaj mia stato post pluraj tagoj de neklareco komenciĝis pliboniĝi. Nun sekvis fazo de vekigo post longa anestezia influo. Post kelkaj tagoj kun helpo de mia familio kaj doktoroj mi revekiĝis, sed ankoraŭ restis en iu halucina interstato inter racia kaj iracia kompreno de la ĉirkaŭaĵo.
Dum tiu periodo mi suferis pro multaj timoj ke ĉirkaŭas min danĝeroj kaj fortoj kiuj volas mortigi min. Nenio estis relisma sed ĉio ligita al mi troviĝanta en mia kapo. Jam komence mi havis viziojn pri du blanke vestitaj junulinoj (kiuj en mia kapo estis anĝeloj – iuj pozitivaj fortoj al kiuj mi plene fidis. Temis fakte pri du flegistinoj kiuj iom simpatiis kun mi (Valeria kaj Maja) kaj kiuj estis gravaj subtenantoj. Ili anoncis kiu venis viziti min, ili anoncis kiu salutis min ktp. En tiu fazo mi ekkonsciis ankaŭ pri ekzisto de miaj proksimuloj (edzino, filino Maja kaj frato Kruno) kiuj efektive ne estis fenomenoj de ekstero (kiuju ja vizitadfis min) sed fenomenoj en mia kapo, kiuj prezentas fidon je mia kapablo venki la danĝerojn. En posta fazo mi suferis aparte pro unu ripetiĝanta sonĝo. Mi kuris daŭre for de iu aĉa ulino, kiu volis min likvidi, kaj vekiĝis el la sonĝo troviĝanta ĉiam samloke, en la sama lito kaj ligita ambaŭmaleole je la lito, do nekapabla forkuri for de tiu kiu senkompate klopodis likvidi min. Mi reendormiĝis kaj ree sonĝis la samon. Estis vera songhororo.
Tamen mi ne permesis al mi kapitulaci. Mi daŭre fidis je la eblo saviĝi. Mi batalis. Foje piede mi atakis tiun ulinon, foje mi klopodis konvinki ŝin ke tio kion ŝi faras ne estos bona por ŝi, foje iel per dentoj mi sukcesis proksimiĝi al ligiloj de mia maldekstra mano kaj komencis ŝiri tiujn ligilojn. Post du semajnoj oni decidis transporti min al hospitalo en Maribor. Sed la antaŭan posttagmezon deĵoris iu nova flegistino kiu post kvietiga diskuto kun mi diris: Mi fidas al vi kaj ne ligos viajn manojn. Kaj fakte ŝi ne faris tion. Tiu diraĵo estis iu liberigilo, iu fina permeso al mi elbatali la vivon. Tiunokte deĵoris denove Valerija kaj Maja kaj ne aperis la aĉulino kiu volis min mortigi.
Kiel mi do renkontis mian animon? Mi simple konstatas ke dum la tuta kriza periodo en mi paralele kunfunkciis du esencaj fortoj: Forto de venkanto, forto kiu postulas batalon, en mia kazo kontraŭ la malsano, kontraŭ pesimismo kaj alia kiu daŭre postulas kapitulacon, forto de malvenkanto.
La animo mem ne estas iu amo aŭ morala kategorio, ĝi simple estas batalpreteco (vivoforto de venkanto). Tial la animo estas nur konscio pri si mem, preteco daure batali por la vivo, por la stato de venkanto. Kiam oni cedas al kapitulaco,oni mortos. Kaj subtene al tiu batalema flanko agas gravaj konsciaj celoj. Mi daŭre kredis ke mi ne rajtas nun morti pro du kaŭzoj: pro mia nepo novnaskita kaj pro projekto kiu estas fino de mia 40-jara pedagogia laboro, kaj kiu malfacile realiĝus sen mi..
Tiel komprenante la animon, oni povas ligi al ĝi la ideon de individua identeco, Ĝi estas forto kiu restas egala dum la tuta vivo, ĝi estas forto kiu igas la homon voli spiri kaj voli ekzisti, senkonsidere ĉu temas pri apenaŭ naskita infaneto aŭ demenca maljunulego. Oni ne povas ligi ĝin al iu ajn morala kategogio (amo, dio….) ĉar ili ĉiuj venas el ekstero, el la socio, dum la animo estas interna, duobla forto troviĝanta en la homa kapo.
Mi konkludas ke la batalon por la vivo kaze de tre danĝeraj malsanoj povas gajni nur la persono mem pere de sia animo, ne permesante ke venku la forto de malvenkanto kaj fidante al sia forto de venkanto.
Kio okazas en la situacio kiam ni devas kapitulaci? Kiam ni permesas al la animo enŝalti la malvenkon, la finon? Ĉio elŝaltiĝas.
Kiam mi estis dum 6 tagoj en komato por mi ekzistis nenio. En mia cerbo restis neniu spuro pri io ajn. Tiu parto de mia vivo malaperis. Ĉio malaperis. la cerbo ne sentis, ne konsciis, ne funkciis en senco de la konscio. Kiam oni sukcesis revenigi mian konscion, mi ekkonsciis pri la ĉirkaŭaĵo kaj ankaŭ mia animo rehavis batalemon. Sekve mi konkludas, kiam elŝaltiĝas la volo por la vivo, la batalemo, venas la morto kaj tiam elŝaltiĝas la cerbo kaj ankaŭ la animo, kiu ja estas ero en nia cerbo.