En mia lit' ikono,
Erotikon dissunas.
Ĝis femur' susura piĵam'
La pozo goyeca,
Iom disaj la genuoj.
Dormas duonnuda provok' de lascivo.
Mi preĝas antaŭ altaro de l' belo,
Edifo de allogo, emocio de kulmino.
Ĉu liptuŝi kreitaĵon el sonĝo?
Ni estas geavoj.