Ekzemplo de Makedonio, nova ŝtato ekestinta post la disfalo de Jugoslavio en kiu vivas ĉefpopolo, slavaj makedonoj kun tre granda mioritato de proksimume 30% da albanoj - tute alia popolo, atentigas nin kio povus okazi en minimume 2 tiusence similaj ŝtatoj en EU. Makedonoj, kiuj ricevis sian ŝtaton kaj la sendependecon en 1992, eŭfore feliĉis pro tio: "Fine ni havas nian ŝtaton, nian teron kie ni makedonoj povas krei nian nacion". Sed ili tute ne volis agnoski la fakton, ke tiu ŝtato neniel povas esti stabila. se ĝi ne agnoskas la egalrajtecon al la albanoj. Tie la albana lingvo ne estas agnoskita kaj ili havas nur unu rajton - formi siajn politikajn partiojn kaj montri sian forton dum la balotoj. La problemo glimis dum kvarona jarcento kaj nun ĝi eksplodas. La makedonoj ankoraŭ ne komprenas ke ankaŭ albanoj meritas siajn rajtojn je edukado, lingvo kaj kulturo kaj ke ankaŭ ili estas civitanoj de Makedonio. Negante tion, Makedonio estas en danĝero kaŭzi la intercivitanan militon kies rezulto estos disfalo kaj eble eĉ malapero de tiu ŝtato. Sed antaŭe estos multegaj krualeĵoj kaj viktimoj. Povus ekesti akaŭ pli grandaj internaciaj konfliktoj ĉar pri ties teritorio estas interesataj ĉiuj najbaraj landoj (Albanio, Kosovo, Grekio, Bulgario kaj Serbio).
Kiam similmaniere fondiĝis la baltaj landoj kaj baldaŭ poste en iu kunsido mi eksciis ke latvoj tute same traktas siajn rusojn, estis al mi klare ke ili faras la saman eraron kiel la makedonoj kaj ke ili sidas sur bombo. Latvoj kaj estonoj havas siajn novajn sendependajn ŝtatojn en kiuj krom latvoj respektive estonoj vivas pli ol 25% ds rusoj, kiuj perdis ĉiujn rajtojn uzi sian lingvon kaj havi egalrajtecon. Tiu problemo, kiu estas "puŝata sub la tapiŝon" (oni ne volas vidi ĝin), atendas inflamiĝon kaj novajn krizajn punktojn. Grandaj plurmilonaj "minoritatoj" simple ne rajtas esti traktataj kiel minoritatoj, sed devas esti konstituaj partoj de la kocernaj ŝtatoj simile al la situacio en Svislando, alikaze normale tie daŭre bolos vulkanoj. Tio montriĝas ankaŭ en Hipanio, kie oni ne agnoskas egalrajtecon al Katalunoj kaj pluraj aliaj popoloj, Skotoj kaj aliaj en Unuiĝinta Reĝolando, Kosovanoj siatempe en Serbio ktp. Tiaj problemoj devus esti solvataj per subsidiara maniero,