Mi tralegis reeldonon de la kroata traduko de la libro "Skizo de socia filozofio" de aŭstria sociologo Ludwig Gumplovitz aperinta originale en la jaro 1909.
Homo kiu estis unu el la komencantoj de moderna sociologio skribis ege interesan verkon kiu esence ankoraŭ nuntempe estas tre instrua kaj eĉ pli kuraĝa ol multaj nuntempaj sociologoj. Mi estis surprizita pri aktualeco de la asertoj kaj difinoj en ĝi. Kelkaj ideoj estis eĉ tro optimismaj, opiniante nian tempon esence pli progresema ol ĝi estis kaj eĉ hodiaŭ ne estas.
Mi elektis du alineojn kaj tradukis ilin. Juĝu mem.

LIBERALISMO (p. 88)
La meza socitavolo – burĝaro – estas naskejo de liberalismo.
Tiu ĉi vorto signifas malpli liberecon sed multe pli liberigon kaj la burĝaro evidente la unuan signifon reklamas sed pensas pri la dua, t.e. pri la liberigo de si mem de la teda, absolutisme-feuda reĝimo. La armilo por tio estas raciismo. Ĝi direktigas la raciismon kontraŭ la rajtoj kaj privilegioj de feŭdismo. Sed la burĝaro povas venki nur tiukaze, se ĝi sukcesos akiri subtenom de amasoj. Tial ĝi difinas la programon de libereco tiel ĝenerale ke aspektas ke ili batalas por la libereco de la amasoj.
Por la burĝaro la ideo de liberismo funkcias same kiel la amo al patrujo aŭ ideo de fideleco al la dinastio en monarkioj. Sed tiun servon al la amasoj la burĝaro ne pretas realigi. Tuj post kiam la burĝoj per helpo de la amasoj venkas kaj devigas la feŭdojn kaj monarkojn transdoni al ili pliampleksigitajn rajtojn, postulas la amasoj, kiujn ili ekspluatas, plenumi siajn promesojn: ili postulas realigon de la liberalisma slogano: libereco, samrajteco, frateco. Tion liberalismo nek volas nek povas permesi, ĝi ne povas plenumi siajn promesojn – kaj la socialistoj proklamas ilin bankrotaj. La heredanto estas socialismo.

Pri kredantaj amasoj (paĝoj 101-102)
Kredantoj de diversaj eklezioj estas amasoj kiuj ne havas la proprajn ideojn. Ne nur ke ili permesas ke oni sorĉu al ili diversajn nekompreneblajn fabelojn, pri kiuj ili kredas; ne nur ke tion kion fabelecan oni antaŭ jarcentoj en la tempoj de la plej nigra superstiĉeco kolektis, ili adoras kiel „sanktan heredaĵon“ kaj restas fidelaj al la „kredo de la prapatroj“, dum la patrojn rilate sciojn ili jam de longe superis, sed ili permesas ke oni ankaŭ en la aferoj de la ĉiutaga vivo per tiaj „sanktaj tradicioj“ ilin direktas. Ĉi tien oni kalkulu ekz.la realigon de sennombraj religiaj ceremonioj kaj ritoj, kiuj estas nur mokoj al nia tempo de iluminado kaj sukcesis postvivi nur kiel rudimentoj de sensciaj kaj superstiĉaj jarcentoj. Tiusence havas ĉiuj religianoj, se ili ne sekvas la proprajn juĝojn kaj atestaĵojn, sed arkaikajn kaj fremdajn religiajn regulojn kaj ordonojn, karakteron de amasoj – kvankam plimulte senkulpaj. Ke tiaj senkulpaj amasoj, kiam oni fanatikigas ilin kontraŭ alikredantoj, transformiĝas al maligna amasaĉo, montras multegaj ekzemploj en la historio.