Mi tralegis la libron de Aleksander Korĵenkov „La vivo, verkoj kaj ideoj de doktoro L.L. Zamenhof“. Ege interesa libro, kiu traktas Zamenhofon nur laŭ la dokumentoj kaj do, donas vere tre objektivan aliron al lia agado kaj evoluo. Min aparte interesis lia filozofia penso kaj volis informiĝi pri hilelismo/homaranismo kion mi ĝis nun ne esence konis. Kaj mi do atingis jenajn konkludojn.
Zamenhof antaŭ la 20-a jarcento ĉefe dediĉis sin al Esperanto kaj interna ideo. Li mem ne sciis difini ĝin. Lia difino fine de lia vivo tekstis en enkonduko al la Deklaracio pri homaranismo en 1913 „…dum la esenco de Esperanto estas politike kaj religie absolute indiferenta kaj la interna esperantista ideo prezentas nur nedifinitan fratecon, senton kaj esperon, kiujn ĉiu esperantisto havas plenan rajton ne sole komentarii al si tiel kiel li volas, sed eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti ĝin,…“
Pli malpli ekde 1900 li komencis intense okupiĝi pri io plia: ideologio kiu kondukus al lia baza celo, nome al kreo de socio kiu agados por unuiĝinta homaro. Tiu ideologio eliris el lia forta konvinko ke la bazo por humanismo estas starpunkto: „Agu al aliaj tiel kiel vi ŝatus ke aliaj agu al vi“, kion li atribuis al juda profeto Hilel. Pro tio li nomis sian konscian ideologian celaron la hilelismo. Tiu hilelismo evoluis de komenca ideo influi al judaro kaj helpi ilian problemon ĝis krei idean bazon por la komuneco kaj unueco de la homaro. Ĉar la hilelismon sufiĉe akre kontraŭstaris la esperantistoj, li ĝin iom pliĝeneraligis kaj nomis homaranismo. Esence oni povas diri ke li obsede ĝis sia vivofino volis krei movadon de homaranoj kiu celus unuecan homaron. Komence al tio ĉiam eslis ligita Esperanto: Homaranoj devus uzi neŭtrale homan lingvon en interpopola komunikado, kaj en la fina fazo, li tute ne plu menciis Esperanton. En sia juneco li starigis tezon ke la interpopolan (li ĉiam tion nomis „intergenta“) malamon kaŭzas manko de komuna lingvo kaj diverseco de religioj. Pro tio li longatempe ligis tion kune kaj batalis por Esperanto kaj serĉis solvon por unueca neŭtrala tuthomara religio. Lia homaranismo estis ĝuste tio: serĉo de homara neŭtrala religio kaj li ankaŭ daŭre parolis pri ties temploj.
Ambaŭ tiuj tezoj estas laŭ mi utopioj nerealismaj. La homara socia leĝaro enhavas la neprecon de mullingvismo kaj ne ekzistis homaro unulingva, nek ĝi estas ebla. Same pri religioj. Inkluzive de ateismo, kiu same estas religio kredanta ke klasika dio de religioj ne ekzistas, sed kredanta ke estas iuj naturaj fortoj.
Baze de tio oni povus konkludi ke li kreis ion kio estas malebla, kion cetere ankoraŭ nuntempe multaj neesperantistoj kredas. Tamen, ni bone scias ke sekvoj de lia agado kaj liaj ideoj estas tre realaj kaj signifaj en la mondo. La sekvo ne estas la lingvo mem, sed la ekzisto de la movado kiu similas al kiu ajn diaspora popolo. Li mem ne konsciis kaj pri tio fakte la esperantistoj ankaŭ nuntempe ne konscias ke tio kion li kreis estas perfekta ligo inter lingvo kaj ideologio. Tiu ligo ebligis ke nur Esperanto inter ĉiuj „artefaritaj“ lingvoj ekvivis. Li vane batalis por morte naskita monda religio, sed ne sciis ke li ĝin jam kreis samtempe kun la lingvo. La grandiozeco de lia laboro ne estis nur intuicia bonega praktika lingva kodo, sed la ideologio kiun li intuicie espimis en siaj komencaj poemoj. Li neniam konsideris tion, kion li esprimis en siaj poemoj, ideologio sed pensis ke tio estas komenco de esperanta poezio.
Legu la Esperon, Al la fratoj, Preĝo sub verda standardo, La vojo, Mia penso, Al la esperantisto… temas pri tre klaraj programpoemoj kaj kantoj. Ne hazarde esperantistoj kun entuziasmego kantis la himnon kaj faras tion ankoraŭ nun kaj citis liajn poemojn ĉie kaj ĉiam.
Tiel eblas klarigi ankaŭ la fenomenon de eternaj komencantoj. Esperantisto ne devas bonege koni la lingvon, sed li devas koni la sloganojn de liaj poemoj. Tiuj ideologiprogramaj tekstoj kreis la homgrupon kun komuna ideologio: la zamenhofa interna ideo, prezentita en deko da liaj poemoj. Lingvo estas lingvo nur tiam kiam ĝin uzas homgrupo ligita per komuna ideologio kaj kulturo. Pro tio ke ekde la komemco mem la lingvo estis ligita al socia programo (Ni riompos la murojn de miljaroj, kreos novan homaron…) Zamenhof ne konsciante kreis novan popolon kun celo kiu lin mem puŝis al insista kreado por forigi la malamojn intergentajn kaj kontribui al la monda paco. Li do ne konciis ke la ideologio, kiun li volis krei per siaj hilelismo/homaranismo jam ekzistis de la komenco: la interna ideo, difinita en la poemaro. Oni do povas konkludi: La grandioza atingo de Zamenhof estas popoleto diaspora kiu per sia ideologio batalas kontraŭ malamo intergenta, preta je fordono de sia lingvo al la mondo, kiam tiu estos preta akcepti ĝin. Li do ne kreis lingvon (tion faris miloj da aliaj ankaŭ) sed homgrupon kun specifa celo kaj neŭtrala, facile lernebla kaj lingvistike genia lingvo.
Tiu grupo trairis multajn sociajn krizojn kiel la daŭran batalon kun homoj kiuj ĝin kontraŭis, la problemojn de batalo por pluekzisto en ekstremistaj reĝimoj kaj la krizojn ene de la propraj vicoj, kiel la ido-skismo kaj pluraj problemoj pro lingvoreformistoj.
Intertempe tiu socio kreis rimarkindan kulturon, pri kiu ĝi mem povas fieri kaj plukredi pri la propra valoro.
La popoloj kiuj havas fortan kredon pri sia propra valoro ne malaperas, eĉ se ili troviĝas sub la plej teruraj perfortoj. Tial E-popolo plu ekuistas kaj ekzistos ankoraŭ longe.