Ĉi-jare la Zamenhoftago estis vere speciale emociiga en Maribor. Unue matene en la tutslovena televida elsendo Bonan matenon gastis profesorino Klemenĉiĉ kiu estis intevjuita pri Zamenhof kaj Esperanto. Ŝi estas instruistino en la Filozofia Fakultato en Ljubljana, kie ŝi gvidas kursaron de Esperanto.

Poste ni malfermis guglon kaj trovis la E-flagon anstataŭ la litero L ĉe la slovena paĝaro. Metante la muson al la flago aperas slovenlingve ke hodiaŭ estas la 150-a datereveno de Zamenhof kaj klakante al la flago aperas la ligoj al vikipedio pri Zamenhof en la angla kaj la slovena. Estis emociiga momento kiam oni ekkonscias ke tiun ĉi aferon vidos centmilionoj da homoj, ĉar same aperis en plurdeko da naciaj guglopaĝaroj. Poste venis novaj kaj novaj informoj pri la festado. Granda afiŝo en Le Monde pagita de Etsuo Miyoshi, aro da artikoloj en nombraj naciaj gazetoj. Mi iom rigardis en guglo pri la slovena situacio kaj supraĵe vidis ke la diversaj radioj menciis Zamenhof en pluraj elsedoj, ĉefe tiuj kiuj havas rubrikon "Kalendaro", ankaŭ la Slovena televido ne nur ripetis la intervjuon faritan matene sed parolis pri Zamenhof en la elsendo Kalendaro. Pluraj ĵurnaloj almenaŭ menciis Zamenhof inter aliaj ankaŭ la Maribora Veĉer.

Mi mem prelegis al la maribora esperantistaro pri "Signifo de Zamenhof por estonta Eŭropo". Partoprenis 15-o da personoj. Antaŭe mi gvidis novan E-kurson por ses gejunuloj, tre talentitaj kaj rapide progresantaj. Inter ili kelkaj el ili gvidos mem poste e-kursojn en inganĝaredonoj de Maribor por infanoj kiuj partoprenas en eksperimento pri propedeŭtika valoro de Esperanto. Kulturinstitto ZVIK (vidu la paĝaron: http://www.zvik.org) lanĉis la eksperimenton en kelkaj infanĝardenoj interkonsente kun la Pedagogia Instituto de Slovenio laŭ la leĝo kiu ebligas enkonduki novigajn instruobjektojn aŭ metodojn. Se post tri jaroj de eksperimenta fazo (kiu komenciĝis ĉi-jare en aŭtuno) pruviĝos la tezoj ke tiu instruado rapidigas la lernadon de aliaj lingvoj, oni povos enkonduki E-on oficiale en pluraj elementaj lernejoj kaj infanĝardenoj. Por povi tion realigi ZVIK petis monon de Buroo por enlaborigo de longe senlaboraj personoj kaj oni aprobis al ili eĉ 6 personojn por daŭro de 18 monatoj. Nun tiu sesopo lernas Esperanton.